Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro IX

Ĉapitro IX: Internacia kunlaborado en ekonomia kaj socia kampo

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 55

Por alkonduki tian staton de stabileco kaj de prospero, kiu estas necesa por ke inter la nacioj regu pacaj kaj amikecaj rilatoj sur la bazo de respekto al la principo de la rajtegaleco kaj memdispono de la popoloj, la Unuiĝintaj Nacioj subtenas

  1. La plibonigon de la vivnivelo, la plendungecon kaj la kondiĉojn por ekonomia kaj socia progreso kaj supreniro;
  2. La solvon de internaciaj problemoj de ekonomia, socia, sana kaj simila speco kaj la internacian kunlaboradon sur la kampoj de kulturo kaj edukado;
  3. La ĝeneralan respekton kaj realigon de la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Artikolo 56

Ĉiuj Membroŝtatoj devontigas sin kunlabori kune kaj ĉiu unuope kun la Organizo, por atingi la celojn difinitajn en la artikolo 55.

Artikolo 57

  1. La diversaj specialaj organizoj starigitaj per interŝtataj interkonsentoj, kiuj devas plenumi, sur la kampoj de ekonomio, socia subteno, kulturo, edukado, sano kaj similaj kampoj ampleksajn internaciajn taskojn preskribitajn en iliaj respektivaj statutoj, estas laŭ la artikolo 63 rilatigotaj kun la Unuiĝintaj Nacioj.
  2. Tiuj organizoj rilatigitaj kun la Unuiĝintaj Nacioj estas en la sekvo nomataj "specialaj organizoj".

Artikolo 58

La Organizo donas rekomendojn por kunordigi la klopodojn kaj agadojn de tiuj specialaj organizoj.

Artikolo 59

La Organizo instigas laŭokaze inter la koncernaj ŝtatoj intertraktadojn por starigo de novaj specialaj organizoj, en la mezuro en kiuj ili estas necesaj por la atingo de la celoj nomataj en la artikolo 55.

Artikolo 60

Por la plenumado de la taskoj de la Organizo nomataj en tiu ĉi ĉapitro respondecas la Ĝenerala Asembleo kaj sub ties aŭtoritato la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio ; tiu posedas tiucele la rajtojn atribuitajn al ĝi en la ĉapitro X.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro