Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XIX

Ĉapitro XIX: Ratifo kaj subskribo

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 110

  1. Tiu ĉi Ĉarto bezonas la ratifon de la subskribintaj ŝtatoj laŭ ties konstitucia juro.
  2. La ratifo-dokumentoj estas deponataj ĉe la registaro de Usono; tiu sciigas ĉiun deponon al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj kaj al la Ĝenerala Sekretario de la Organzo, ekde kiam li estas nomumita.
  3. Tiu ĉi Ĉarto ekvalidas, ekde kiam la Respubliko Ĉinio, Francio, Sovetunio, Britio kaj Usono kaj la plimulto de la aliaj subskribintaj ŝtatoj estas deponintaj la ratifajn dokumentojn. La registaro de Usono faros tiam protokolon pri la deponado de la ratifaj dokumentoj, de kiu ĝi transdonas kopiojn al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj.
  4. La subskribintaj ŝtatoj de tiu ĉi Ĉarto, kiuj ratifos ĝin post ĝia ekvalido, fariĝas en la tago de la depono de sia ratifo-dokumento originaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 111

Tiu ĉi Ĉarto, kies ĉina, franca, rusa, angla kaj hispana versio estas same deviga, estas deponota en la arĥivo de la registaro de Usono. Tiu transdonas dece legitimitajn kopiojn al la registaroj de la ceteraj subskribintaj ŝtatoj.

Tion dokumentante la reprezentantoj de la registaroj de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis tiu ĉi Ĉarton.

Okazinto en la urbo San-Francisko la 26-an de junio 1945.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro