Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro IV

Ĉapitro IV: Ĝenerala Asembleo

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Konsisto

Artikolo 9

  1. La Ĝenerala Asembleo konsistas el ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.
  2. Ĉiu membro havas maksimume kvin reprezentantojn ĉe la Ĝenerala Asembleo.

Funkcioj kaj povoj

Artikolo 10

La Ĝenerala Asembleo povas diskuti pri ĉiuj demandoj aŭ aferoj en la kadro de tiu ĉi ĉarto aŭ koncernantaj la povojn kaj funkciojn de iu ajn de la organoj starigitaj laŭ tiu ĉi ĉarto, kaj, sub rezervo de la dispozicioj de la Artikolo 12, formuli pri tiuj demandoj aŭ aferoj rekomendojn por la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, por la Konsilio pri Sekureco aŭ por la membroj kaj la Konsilio pri Sekureco.

Artikolo 11

  1. La Ĝenerala Asembleo povas pritrakti la ĝeneralajn principojn de kunlaborado por konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, inkluzive de la principoj pri malarmado kaj regulado pri armiloj kaj fari, laŭ tiuj principoj, rekomendojn ĉu al la membroj ĉu al la Konsilio pri Sekureco, ĉu al la membroj kaj al la Konsilio pri Sekureco.
  2. La Ĝenerala Asembleo povas diskuti pri ĉiaj demandoj koncernantaj la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco submetitaj al ĝi de ia ajn membro de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de la Konsilio pri Sekureco aŭ de ŝtato kiu ne estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj konforme al la dispozicioj de la paragrafo 2 de la Artikolo 35 kaj, sub rezervo de la Artikolo 12, fari pri ĉiuj tiaj demandoj rekomendojn ĉu al la ŝtato aŭ ŝtatoj interesitaj, ĉu al la Konsilio pri Sekureco, ĉu al la ŝtatoj kaj al la Konsilio pri Sekureco. Ĉia tia demando kiu alvokas agon estas sendota al la Konsilio pri Sekureco fare de la Ĝenerala Asembleo, antaŭ aŭ post diskutado.
  3. La Ĝenerala Asembleo povas atentigi la Konsilion pri Sekureco pri la situacioj kiuj ŝajnas endanĝerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  4. La povoj de la Ĝenerala Asembleo nomitaj en tiu ĉi Artikolo ne limigas la ĝeneralan atingopovon de la artikolo 10.

Artikolo 12

  1. Dum la Konsilio pri Sekureco plenumas, koncerne disputon aŭ ian ajn situacion, la funkciojn kiuj estas al ĝi atribuitaj de tiu ĉi Ĉarto, la Ĝenerala Asembleo ne rajtas fari ian ajn rekomendon pri la disputo aŭ tiu situacio, almenaŭ se la Konsilio pri Sekureco ne petas ĝin de ĝi.
  2. La Ĝenerala Sekretario, kun la konsento de la Konsilio pri Sekureco, sciigas al la Ĝenerala Asembleo, dum ĉiu sesio, la aferojn pri la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco pri kiuj okupiĝas la Konsilio pri Sekureco; li ankaŭ informas la Ĝeneralan Asembleon aŭ, se tiu ne kunsidas, la membrojn, ekde kiam la Konsilio pri Sekureco ĉesas okupiĝi pri tiuj aferoj.

Artikolo 13

  1. La Ĝenerala Asembleo iniciatas studaĵojn kaj faras rekomendojn por:
    1. Disvolvi la intenacian kunlaboradon en la politika kampo kaj subteni la iom-post-ioman disvolvadon de la internacia juro kaj de ĝia kodigado;
    2. Disvolvi la internacian kunlaboradon en la kampoj ekonomia, socia, de intelekta kulturo kaj de edukado, de publika sano kaj faciligi por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio, la ĝuadon de la homrajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj.
  2. La aliaj respondecoj, funkcioj kaj povoj de la Ĝenerala Asembleo, koncernantaj la demandojn menciitajn en la ĉi-supra paragrafo 1, b, estas eldiritaj en la Ĉapitroj IX kaj X.

Artikolo 14

Sub retervo de la dispozicioj de la Artikolo 12, la Ĝenerala Asembleo povas rekomendi la disponojn taŭgajn por certigi la pacan reguladon de ĉia situacio, kia ajn estas ĝia kaŭzo, kiu ŝajnas al ĝi endanĝerigi la ĝeneralan bonon aŭ la amikajn rilatojn inter nacioj, inkluzive de situacioj estiĝintaj pro rompo de la dispozicioj de tiu ĉi ĉarto en kiuj estas eldiritaj la celoj kaj la principoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15

  1. La Ĝenerala Asembleo akceptas kaj konsideras la jarraportojn kaj la specialajn raportojn de la Konsilio pri Sekureco ; tiuj raportoj enhavas resumon de la disponoj kiujn la Konsilio pri Sekureco decidis aŭ realigis por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  2. La Ĝenerala Asembleo akceptas kaj konsideras la raportojn de la aliaj organoj de la Organizo.

Artikolo 16

La Ĝenerala Asembleo plenumas, koncerne la internacian kuratorec-reĝimon, la funkcioj kiuj estas al ĝi atribuitaj kaŭze de la Ĉapitroj XII kaj XIII ; interalie, ĝi aprobas la kuratorec-traktatojn pri la zonoj ne signitaj kiel strategiaj zonoj.

Artikolo 17

  1. La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj aprobas la buĝeton de la Organizo.
  2. La elspezoj de la Organizo estas portataj de la membroj laŭ la dispartigo fiksita de la Ĝenerala Asembleo.
  3. La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj aprobas ĉiujn financajn kaj buĝetajn aranĝojn faritajn kun la specialaj institucioj celataj en la Artikolo 57 kaj kontrolas la mastrumajn buĝetojn de tiuj institucioj kun la celo doni al ili rekomendojn.

Voĉdonado

Artikolo 18

  1. Ĉiu membro de la Ĝenerala Asembleo disponas pri unu voĉo.
  2. La decidoj de la Ĝenerala Asembleo pri la gravaj demandoj estas farataj per du triona plimulto de la ĉeestaj kaj voĉdonantaj membroj. Kiel gravaj demandoj estas konsiderataj : la rekomendoj pri la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, la elekto de nepermanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco, la elekto de la membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, la elekto de la membroj de la Konsilio pri kuratoreco konforme al la paragrafo 1, c, de la Artikolo 86, la allaso de novaj membroj en la Organizo, la suspendo de rajtoj kaj privilegioj de membroj, la ekskludo de membroj, la demandoj pri funkciado de la kuratorec-reĝimo kaj la buĝetaj demandoj.
  3. La decidoj pri aliaj demandoj, inkluzive la difino de novaj kategorioj de demandoj decidotaj per du triona plimulto, estas farataj per la plimulto de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Artikolo 19

Membro de la Unuiĝintaj Nacioj kun debeto de siaj kontribuaĵoj al la elspezoj de la Organizo ne povas partopreni en la voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo se la sumo de siaj debetoj egalas aŭ superas la kontribuaĵon pagendan de ĝi por la du kompletaj pasintaj jaroj. La Ĝenerala Asembleo povas tamen permesi al tiu membro partopreni en la voĉdonado se ĝi konstatas, ke la pagomanko okazis pro cirkunstancoj sendependaj de ĝia volo.

Proceduro

Artikolo 20

La Ĝenerala Asembleo faras unu regulan jaran sesion kaj, kiam la cirkonstancoj postulas tion, eksterordinarajn sesiojn. Tiuj estas kunvokataj de la Ĝenerala Sekretario laŭ peto de la Konsilio pri Sekureco aŭ de la plimulto de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 21

La Ĝenerala Asembleo starigas sian internan reguladon. Ĝi nomumas sian Prezidanton por ĉiu sesio.

Artikolo 22

La Ĝenerala Asembleo povas starigi kromajn organojn kiujn ĝi juĝas necesaj por la plenumado de siaj funkcioj.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro