Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro VIII

Ĉapitro VIII: Regionaj interkonsentoj

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 52

  1. Tiu ĉi ĉarto ne ekskludas la ekziston de regionaj interkonsentoj aŭ institucioj por pritraktado de aferoj koncernantaj la konservadon de la mondpaco kaj de la internacia sekureco, ĉe kiuj disponoj de regiona speco estas konsilindaj ; kondiĉo por tio estas, ke tiuj interkonsentoj aŭ institucioj kaj ilia agado estas kongruaj kun la celoj kaj principoj de la Unuiĝintaj Nacioj.
  2. Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj faras tiajn interkonsentojn aŭ starigas tiajn instituciojn, per ĉiaj fortoj klopodos, per uzado de tiuj interkonsentoj aŭ institucioj, por pace solvi loke limigitajn disputojn, antaŭ ol taski la Sekurec-Konsilion pri tio.
  3. La Sekurec-Konsilio subtenos la disvolvadon de la proceduro pace solvi loke limigitajn disputojn per uzado de tiuj regionaj interkonsentoj aŭ institucioj, ĉu laŭ instigo de la konfliktpartiaj ŝtatoj aŭ kaŭze de transigoj fare de ĝi mem.
  4. La aplikado de la artikoloj 34 kaj 35 ne estas tuŝataj de tiu ĉi artikolo.

Artikolo 53

  1. La Konsilio pri Sekureco laŭokaze uzas sub sia aŭtoritato tiujn regionajn interkonsentojn aŭ instituciojn por realigo de trud-disponoj. Sen permeso de la Sekurec-Konsilio trud-disponoj kaŭze de regionaj interkonsentoj aŭ flanke de regionaj institucioj ne rajtas esti realigataj; esceptataj estas disponoj kontraŭ malamika ŝtato en la senco de la alineo 2, se ili estas menciitaj en la artikolo 107 aŭ en regionaj interkonsentoj direktitaj kontraŭ la reaktivigo de la agrespolitiko de tia ŝtato; la escepto validas ĝis kiam, laŭ peto de la koncernataj registaroj, la Organizo estas taskita malhelpi novajn agresojn de tia ŝtato.
  2. La esprimo "malamika ŝtato" en la alineo 1 signifas ĉiun ŝtaton kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de subskribinto de tiu ĉi ĉarto.

Artikolo 54

La Sekurec-Konsilio estas ĉiumomente komplete ĝisdate informenda pri la disponoj farataj aŭ planataj por konservado de la mondpaco kaj de la internacia sekureco surbaze de regionaj interkonsentoj aŭ flanke de regionaj institucioj.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro