Akcepto-paĝoDua numero → Tajlando

Tajlanda turismo por vakeroj

Post Sudameriko, Hades daŭrigas sian vojaĝon cele al observado de la okcidenta turismo kaj de ties influo al lokaj kulturoj. Raportaĵo en Azio, en Bangkoko, Urbo de la Anĝeloj, kaj de la seksa turismo.

Bangkok, Thanon Khao San

Strato Khao San. Vagejo por turistoj. Regas senparaj murmurego kaj klopodo, superas la straton lumŝildoj de okcidentaj firmoj kaj de malmultekostaj hoteloj. Trairas vojaĝantoj, lacaj okuloj, dorsosakoj. Elektronika muziko laŭtegas kaj ritmas la senĉesan tien-kaj-reen iradon de tuk tuk-ĉaroj. Surfone, kun vizaĝoj pudrokovritaj laŭ orientazia stilo, kaj lipoj ŝminkitaj, apenaŭ vestitaj junaj tajlandaninoj altsidas ĉe stratvendejo de miksdrinkaĵoj kaj esperas baldaŭ renkonti sian suggar daddy (dolĉan paĉjon).

Ligna breto sur motorbiciklo uzatas kiel servotablo. Nudeloj brue fritatas en gisaĵa ŭoko. Sojĝermoj sur aluminia plato. Antaŭkuiritaj verdaj legomoj kaj arakidoj atendas en plastaj bovloj; salo kaj kareo en glasoj; kaj ovoj, en akvositelo rekte sur la selo de la trirada motorciklo. Ĉi-tie, po dek ses horojn tage, apenaŭ dudekjara Lin pretigas pad thai-on (tajlandan frititan nudel-mangaĵon), kontraŭ 470 badoj (10 eŭroj) tage. Per preciza kvankam eleganta kaj arabeska mangesto, li ree nodas sian brilbluan antaŭtukon, sub kiu ekvideblas stikaĵoj de ina brusto. Lin, fervora budaismano, estas transgenrulo.

Azio, inter religio, malriĉeco kaj turismo. Tie, en Birmanio (Fotografisto: Stéphanie Bellenger)

Barakurbo. Li kaj la aliaj tre malriĉaj familianoj forlasis la kamparon de la Chao Praya-a delto por kune ekloĝi en kvarkvadratmetra ejo hejtita per lignokarbo, sub ĉifita lada tegmento, en antaŭurba barakaro apud la fervojo kiu ligas Bangkokon al urbo Chiang Mai.

Mia pad thai finkuiriĝas en la ŭoko. Mi silente rigardas straton Khao San. Mia spiro haltas. Urba ĝangalo: abundego, stimuleco, troeco. Ankaŭ eĉ maldececo, kiu foje paradas kun altaj kalkanumoj sur pavimita strato.

Lin iom reŝminkas sin dum li sidas, kruciginte siajn en ĝinzo mulditajn krurojn. Li fiere montras al mi la cikatron de la lasta ĥirurgia operacio por aldono de artefaritaj mamoj. La transformigon li kompletigas per ĉiusemajna injekto de hormonoj. Transgenrulo li estas. Virino li volas esti.

Sed ne kiel tiuj, kiuj montraĉas sin maldelikate vestitaj kaj ŝminkitaj sur la scenejo de iu katoey (transgenrula) kabaredo de Thanon Sukhumvit. Li volas esti vera virino, sen troaj ornamaĵoj aŭ trompaĵoj. Li volas sin parfumi, juvelojn surhavi, esti amata kaj respektata en socio, vivi en mildeco, malkrudeco kaj delikateco. Forlasi porĉiame la tegmenton el ĉifita lado, forlasi la pad thai-ojn. Li revas pri okcidento. Mi, ina, aŭskultas kaj provas kompreni. Esti virino. Profunda certeco. Li tion diras al mi, kaj okulfiksas sian poŝ-speguleton. Amuleto pendas je la koro. Larmoj aperas, li ridetas al mi. Anĝelo, videbla sub la lumo de la semaforoj.

Malĝojemo. Novicoj, kun kapo razita, okro-kolore vestitaj, almozpetadas de pordo al pordo kun lakita ligna bovlo en la mano. Lin ankaŭ iam estis monaĥo. Antaŭ sia altaro, kiu similas pupdomon, li kunigas la manojn kaj praktikas dharma-on por ŝirmi sin kontraŭ sufero, malkontentemo kaj malgajemo (dukkha).

"I'm not in Thailand only for ruins", flustras en lia orelo kvindekjara turisto, fiera subtenanto de seksturismo. Pli kaj pli da viroj venas en Tajlandon por virinoj. Foje por viroj. Mia pad thai-a pretiganto, kape kaj tutkorpe kliniĝas antaŭ tiu malgraciforma ventro. Li kun fascino rigardas la turiston. Per siaj salivplenaj lipoj la maljunulo mendas. Mi silente observas. Ena kolero. Abomeno al tiu viro. Mi timas por Lin.

Aĉeto de karno estas kutima komerco en Bangkoka nokto, ĉefe en tiucelaj masaĝejoj kaj drinkejoj de Thanon Sukhumvit. La Soi Cowboy, unu el la unuaj tiaj, proponas al viraj klientoj eblecon liberigi unu el la junulinoj kontraŭ kelkaj monbiletoj. Aliaj junulinoj dume trejniĝas por skribi amleterojn al siaj novaj sugar daddy en apuda retkafejo.

Mi ekstaras, kaj forlasas iun infanon en vojo kiu ne estas mia. Kion fari por haltigi ĉi tiun plagon, kiu iĝis lasta espero de multaj? Kion fari por haltigi nian konsumisman socion, kiu instigas duvizaĝan mondon kaj kondukas ĝiajn infanojn hazardi sian vivon por tiu damna feliĉo pri kiu ili revas rigardante televidajn seriojn?

Stéphanie Bellenger
Tradukis Boris-Antoine Legault

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro