Akcepto-paĝo → Dua numero

Dua numero de Hades

Ĉefartikolo
La vojaĝo de Hades

"Vojaĝo ne bezonas kialojn. Ĝi ne malfruas pruvi, ke ĝi sufiĉas al si mem. Oni kredas, ke oni faros vojaĝon, sed la vojaĝo vin faras, aŭ malfaras..." Legu la artikolon


Latina Ameriko, sekvinda kontinento

sudameriko
Turismo, estonta kultivado?

Por la malriĉaj landoj, la turismo iĝis grava valut-fonto. En tia grado, ke iliaj socioj reorganiziĝas ĉirkaŭ tiu nova merkata objekto: la turisto. Jen manao, kiun ĉiuj ne profitas. Raportaĵo, en Sudameriko. Legu la artikolon

Sudameriko
Glitiga tereno

Hades daŭrigas sian rondiron en Sud-Ameriko: la turismo, iĝinta unu el la ĉefaj kolonoj de la sud-amerika ekonomio, ne nur havas pozitivajn refalaĵojn. Oni komencu per la mediaj konsekvencoj de la homa alfluo en fragilajn areojn. Raportaĵo sur la situo de la Machu Picchu, endanĝerigita monda heredaĵo de la homaro. Legu la artikolon

Legi la artikolon 'Bolivaria frakturo'!

Revolucio
Bolivaria frakturo

Inter la popolaj kvartaloj de Karakaso kaj tiuj de la mezaj klasoj staras muro de nekomprenado. Dono de Dio laŭ la malriĉuloj kaj diktatoro laŭ la riĉuloj, la prezidento Hugo Chávez kaj liaj politikoj disŝiras Venezuelon. Legu la artikolon

Monata vorto
Ĉu vi parolas la bolivarian?

El Libertador (1783-1830), venezuela heroo de la lukto kontraŭ la Hispanoj, restas mito por la tuta sudamerika kontinento. De la politika teorio al la komerca ŝildo, inkluzivante la venezuelan monon, multe da lokoj kaj publikaj konstruaĵoj, kaj eĉ la cigarojn, lia nomo estas en ĉiuj buŝoj, inter omaĝo al fondinto kaj paroksisma demagogio. Legu la artikolon

Legu la artikolon 'Laŭspeca pluvivado'!'

Ruboj
Laŭspeca pluvivado

En Brazilo, la catadores perlaboras dank’ al la domaj defalaĵoj de siaj samtempanoj. Luktante por pluvivi kaj por sia loko en la civito. Ilia nura ĉeesto montras, kiom tiu lando estas nejusta kaj neegala. Legu la artikolon

Orienta Eŭropo

Rumanio
Ĉaroj sur autovojo

Dum ilia lando eniras la Eŭropan Union, la rumanaj agrikulturistoj frontas seriozajn strukturproblemojn. Konsistigante 43% de la nacia landanaro, la kamparanoj estas loĝantaro maljuniĝanta, kaj ne ĉiam konscia pri la realaĵoj komunumaj, kiuj anstataŭos la sovetiajn memoraĵojn. Legu la artikolon

Temo
Homo kaj Naturo

Giovanni Piras al ni prezentas unu el la temoj elektitaj de HADES por iri alrenkonte de la homoj kaj de iliaj mondoj. Laŭ la numeroj, de tradicioj al vivmanieroj, de politika iniciato al individua engaĝiĝo, de debato al raportaĵo, preciziĝos la konturoj pri rilato de la homoj al naturo. Legu la artikolon

Portfolio
Republika Srpska

Post kelkaj semajnoj da raportado en eks-Jugoslavio, la fotografisto Aulne Boniface diskonigas tie ĉi kelkajn vidaĵojn de sia laboro. Legu la artikolon


Hungario
La turneo de la dungoj

La konsekvencojn de translokadoj oni bone konas en Francio, sed malpli ofte oni interesiĝas pri kio poste sekvas, en la landoj kiuj ricevas tiujn migrajn dungojn. Antaŭ ol ili foriros. Raportaĵo. Legu la artikolon

Guillaume, ĉarpentisto kaj filozofo.

Eksterlanda laboro
Ĉarpentista filozofio

Mezurbendon en unu mano kaj segilon en la alia, sian vivon li prilaboras kiel lignopecon. Renkonto sur vorkejo sud-okcidente de Hungario kun Guillaume, paŝia ĉarpentisto. Legu la artikolon

Azio

Nepalo
Ŝirita reĝlando

Nepalo travivas de 1996 enlandan militon inter la reĝa armeo kaj la maoistaj ribelantoj. La konflikto, kiu kaŭzis proksimume 13 000 mortintojn, distranĉis la landon en du partojn. Legu la artikolon

Temo
La Homo kaj la Potenco

Kondukante nin alrenkonte de la homoj, kiuj sin organizas, faras leĝojn aŭ alprenas komunajn decidojn, ilin aplikas, forĵetas, la temo "La Homo kaj la Potenco" al ni malkaŝos la kompleksan geografion de la homaj organizaĵoj. Legu la artikolon

Tajlando
Tajlanda turismo por vakeroj

Post Sudameriko, Hades daŭrigas sian vojaĝon cele al observado de la okcidenta turismo kaj de ties influo al lokaj kulturoj. Raportaĵo en Azio, en Bangkoko, Urbo de la Anĝeloj, kaj de la seksa turismo. Legu la artikolon

Afriko

Kenjo
La ploroj de la lago

Por provizi la eŭropan merkaton per floroj, la industriaj farmobienoj multiĝas ĉe la bordoj de la lago Naivasha, en Kenjo, grave minacantaj la lokan ekosistemon. Ekonomia fortuno, kiun la aŭtoritatoj pene regas. Legu la artikolon

Kenjo
Minoritato en tendaro

Dieudonné alvenis en la tendaron de rifuĝintoj de Kakuma antaŭ du jaroj por forkuri la nesekurecon de sia lando, Kongo. Traveturinte la vastaĵojn ugandajn, burundajn, ruandajn, post elĉerpanta vojaĝo kaj same kiel multaj aliaj, la nova rifuĝinto kaj lia familio ne povas reveni en sian landon. Hieraŭ, domo en Kongo, hodiaŭ, tera loĝejo en dezerto, kie la kvardek gradoj de varmo kaj la sablaj ventoj estas ĉiutagaj aferoj. Legu la artikolon


Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro