Akcepto-paĝoLetero 1.99 → La Homo kaj la Potenco

La Homo kaj la Potenco

Kondukante nin alrenkonte de la homoj, kiuj sin organizas, faras leĝojn aŭ alprenas komunajn decidojn, ilin aplikas, forĵetas, la temo "La Homo kaj la Potenco" al ni malkaŝos la kompleksan geografion de la homaj organizaĵoj.

"Homo estas socia animalo", jam skribis Aristoto antaŭ pli ol du jarmiloj. Li ankoraŭ estas tio: hodiaŭ kiel hieraŭ, malfacilas por homa estaĵo esti parto de neniu organizaĵo, des pli de neniu socia organizaĵo. Ekde lia naskiĝo, la vivon de la individuo mastras la reguloj de iu komunumo. Li kreskos kaj vivos en la spaco al li donita de tiu komunumo, kaj de li bone-malbone adaptita al sia propra volo. Kio estas tiu spaco? Kie komenciĝas la individuo, kie finiĝas la komunumo? Kaj inverse? Kiuj estas la rilatoj inter la individuo kaj la komunumoj en kiuj li membras? Tiujn demandojn ni volas starigi ĉi tie.

Ĉu estas manifestacioj defio de la Homo aŭ de homoj kontraŭ la komunumo?

La individuo, per la konfronto al la reguloj kiujn li devas obei, mezuras la socian organizaĵon kies parto li estas. Se li ekvolas nombri siajn rajtojn kaj devojn aŭ ektrarigardi la regulojn kaj kutimojn, li vidos, ke iom malfruas por protesti: la debatojn oni finis sen li. La socia kontrakto subskribiĝis for de li. Li havas nur unu aferon por fari: sekvi la regulojn. Aŭ? Aŭ decide ekbatali kontraŭ ili. Malobeante la regulojn, la homo povos ekstari kontraŭ la komunumo kaj provi ties limojn. Li provos la limojn kiuj apartigas individuon de komunumo: kiujn agojn li povas fari tutlibere? kiuj agoj estas malpermesitaj aŭ enkadrigitaj? ĉu li povas libere paroli en la amaskomunikiloj? en publika loko? en privata? ĉu li bezonas la komunumon por solvi malkonsenton kun sia najbaro?

Ne nepre konkludindas, ke komunumo estas nur devigaro: malantaŭ devigo ofte kaŝiĝas protekto, same kiel malantaŭ devo, rajto. La komunumo, devigante la dunganton respekti minimuman salajron, garantias al la dungito tiun sumon. Same, kiam ĝi arbitracias konflikton inter du personoj, se ĝi punas unu, estas por protekti la alian. Tiel oni vidas ke la komunuma volo superas la individuan, kaj ke, por pace vivi, plej indas ne veki ĝian koleron.

Ĉiu individuo tiel evoluas tra spaco de rajtoj kaj devoj kiuj konsistigas malsimplan geografion. Jen precize la geografio, kiun ni esploros kadre de rondiro "Homo kaj Potenco".

Tiujn rajtojn kaj devojn, jam difinitajn kiam li agnoskas ilin, alproprigas al si la individuo: ĉiu konstruas siajn markojn en la socia normo, kie li kreskas. Tio ĉi certe malfaciligos la rilatojn kiujn la individuo tenas kun la komunumo kaj ties normoj: socio knedas homon samkiel homo knedas homon.

La limo estas des pli maldikega, ke la komunumo ekzistas nur per la tuto de la individuoj, kiuj konsistigas ĝin. Estas malfacile pensi: "Mi estas mi. La komunumo estas la aliaj." La aliaj estas ĉiu. Tiukadre, ĉiu individuo estas iome la komunumo. Li estas ĝia fundamento kaj ĝia leĝeco. Ĉar kiucela estus komuna organizaĵo sen personoj kiujn ĝi interesus? En iu difinita teritorio, se estas leĝoj, tio signifas ke estas individuoj kiuj organizas sin, kaj, ne gravas kiu potenco naskas la leĝojn, aplikas ilin kaj faras la komunajn decidojn, estas la ekzisto de unu plus unu plus unu, ktp., individuoj kiu faras ke tiuj leĝoj, tiuj decidoj, tiu potenco, havas kialon por esti.

La homo estas la subjekto kaj la fundamento de la leĝoj, sed li estas ankaŭ ties garantianto. Kaj ju pli la funkciado de la komunumo proksimiĝas de iu tiel nomata demokratia sistemo, des malpli teoria estas tiu responso. Stariĝas demando: se ĉiu individuo responsas pri la leĝoj kaj komunaj decidoj, per kiuj meÌanismoj li efikigas tiun responson? Kiu estas la distanco kiu apartigas iun individuon de la leĝo aŭ de la decido, komune farita, kiu interesas lin?

La teoria sumo de la unuopaj responsoj konsistigas la povon: kiu efikigas ĝin? Ĉu ĝi estas koncentrita en la manoj de kelkaj? Ĉu ĝi estas konfidita al reprezentantoj? Kiom restas da ĝi por ĉiuj?

La Senato, parlamenta asembleo kun malrekta baloto

Parlamentaj asembleoj kun rekta baloto, partoprena demokratio, diktaturo de la volo de unu... la artifikoj kiuj apartigas individuon de la komunaj decidoj lin interesantaj estas multformaj. Probable estas tiom da malsamaj decidfaraj sistemoj kiom estas da organizoj. Kaj eble en la plej kutima kaj idealigita el tiuj organizoj, demokratio, estas plej multe por traserĉi: en la senfinaj nuancoj kiuj distingigas la unuajn de la aliaj, kaj faras el ili sistemojn, fine, tre malsamajn.

Kio, ekzemple, pri la maniero por distribui la riĉaĵojn: kiel estas distribuataj la riĉaĵoj? kion ŝuldas -finance- la homo al la socioj al kiuj li apartenas? impostojn, kotizojn aŭ dekonaĵon? kiel redistribui la riĉaĵojn kiuj estas ĉe la teritorio? kiel oni arbitracias inter homo kaj grupo? ĉu oni lasas tie al la homo liajn propraĵojn, kiam en alia lando la socio ilin impostas aŭ komunigas?

Jen ekaperas denove la demando pri la ligo inter la individuo kaj lia komunumo: kiu faras kiun? Ĉu la individuo tiom faras la leĝon, kiom la leĝo farus la individuon?

La leĝo ŝajne havas ĉi tie subjektivan kondiĉon, en la senco ke, ĝuste, ĝi estas la frukto de siaj subjektoj. Ĝi prenas sian valoron malpli de iu teoria skemo ol de sia praktika apliko dum iu preciza socia momento. Ĝi naskiĝas en iuj sociaj kondiĉoj kaj mortas malaktuala en aliaj. Kaj ĝi ne facile trapasas limojn.

Tie Hades havos sian rolon: promenigi la leĝojn, la komunajn organizojn kaj la manierojn por fari decidojn, de iu lando al alia. Por konfronti, kompari ilin, rigardi ilin naskiĝi, ŝanĝiĝi aŭ morti. Kaj tiel vidi laŭ kiuj randoj formiĝas la geografio de la individuoj kaj de iliaj komunumoj.

Tradukis Emmanuel Villalta

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro