Akcepto-paĝoUnua numero → Christelle Ouvrard

Christelle Ouvrard, la lernejo de virino

Christelle Ouvrard

Sekve de la fenomeno 'Star Ac', la kant- kaj teatr-lernejoj ne malpleniĝas je gekandidatoj al gloro kaj artista vivo. La realaĵo estas tute alia. La talenton ne eblas mendi. Renkontiĝo kun famiĝanta aktorino.

Christelle Ouvrard, unue estas beleta vizaĝeto, akre brilantaj okuloj kaj grandega rideto, kiu englutas la vivon tutbuŝe. Kaj ŝi plene pravas. La vojo estas longa kaj plena je malhelpoj, sed ŝi kredas je sukceso kaj oni volas kredi je tiu dudeksesjaraĝa aktorino. "Dudek ses jaroj? Tion nepre ne diru" ripetadas la rolul-elektantoj. "Vi aspektas kvin aŭ ses jarojn pli juna, kaj ne estas pli malbone, oni certe proponos al vi pli da roloj dank'al tio!"

Kia ŝanco! Kaj se io persekutas je Christelle, ja estas ŝanco. "ŝanco havi mirindajn gepatrojn" unue. Paĉjo, kiu tute komprenas ŝin kaj konstante subtenas ŝin. Panjo ankaŭ proksima, eĉ se ŝi daŭre demandadas, kiam ŝi havos pli firman postenon. "Sed estas normale, estas patrino, kaj ĉiuj patrinoj estas tiaj kun siaj infanoj". Kompreni tian profesian emon en familio, kie studoj kaj diplomoj gravas, kaj kiu enhavas neniun aktoron, ne estas nepre facile. Sed fine, se ŝi estas feliĉa kaj vivo ridetas al ŝi, oni kontentas je ŝia nomo. "Miaj amikoj tute ne konas tiun profesion. Se oni min akceptas por silenta rolo, ili estas tre entuziasmaj. Estas nur silenta rolo, sed ili kontentas je mia nomo. Estas belete!"

Kaj ŝanco miksiĝas kun hazardo kiam, en septembro 2002, ŝi ricevas sian unuan profesian rolon. Thomas le Douarec, la freneza reĝisoro, kiu sukcesis surscenigi la Cid en flamenka versio, elektas ŝin por sia teatraĵ o "1+1=2" en Vingtième théâtre de Parizo. Ŝi ludas Lucie, senmonan knabinon, idealeman, kiu revas pri granda amo en spektaklo, kiu miksas kanton kaj dancon. Je la fino de la unua vespero, kiam Lucie reiĝas Christelle, la juna aktorino diras al si: "Tio estas mia profesio, tion mi volas fari".

"Vivi mil aferojn"

"Mi volas vivi mil aferojn. Sed en unu vivo ne eblas. Nur la profesio de aktoro proponas tion". Kiam ŝi estis malgranda, en la danckursoj, ŝi pli bonvole revis pri iĝi kuracisto. Antaŭ ol flegi la homojn, ŝi do flegis sian esprimon dancante. "Via vizaĝo plenas je esprimoj, kiam vi dancas", ŝiaj instruistoj ripetadis. Talento trompas neniun.

Post ŝiaj studoj, deziro al teatro revenas kaj ŝi enskribiĝas en la konservatorion de la deka distrikto de Parizo. Ŝi forlasas ĝin post du jaroj kaj eniras la faman Florent-kurson. Unujara sperto, tamen duonbona. "Mi tie vere malkovris kaj lernis teatron, ties teknikojn, sed mi bedaŭras la "nurŝajnigantan" kaj pedantan flankon. Mi konservas nur la plej bonan: teatron".

"Salti per paraŝuto kaj iri sur scenejon, estas same"

Aktorino scivolema pri ĉio, ŝi aldonas al sia instruo aliajn fakojn. Dancon, multe da danco, klasikan, rokan, aŭ salonan, sed ankaŭ paraŝutadon. "Salti per paraŝuto kaj iri sur scenejon, estas same: vi mortas pro timo antaŭ ol iri sed vi havas intensan deziron senti la emocion, kiun tio havigas".

Decidoplena, firma, ŝi iras de rolul-elekto al rolul-elekto. Bonaj roloj kaj malpli bonaj. Ŝi ne haltos tie. Tempojn de malespero ŝi ne konas, nur momentojn de dubo foje. "Mi scias, ke mi havas stelon brilantan ene de mi, kaj mi ne volas ke ĝi estingiĝu". Ĉiuj roloj por ŝi estas akceptindaj. "Certe oni ne donos al mi rolojn de fatalaj virinoj, tio ne vere respondas al mi, sed ĉio interesas min. Mi volas provi la dolĉajn kaj la naivajn, same kiel la malicetajn".

Virgile Dhenneveux
Tradukis Emmanuel Villalta

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro