Akcepto-paĝo → Unua numero

La unua numero

Malkovri la artikolon 'La EMS, Eŭropa sperto'

Euroland
La EMS, Eŭropa sperto

Eksterlanda restado aŭ staĝo, sperto trans la limoj estas alte taksata en kariertabelo. Malkovro de Eŭropo aŭ de aliuloj, lernado de lingvoj kaj de la ensocia vivo, la Eŭropa Memvola Servo estas unu el la lernejoj pri Eŭropa identeco. Reporteraĵo en la instituto Hartheim de Linz kun junaj Eŭropanoj. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'Budapeŝto, la ŝanĝiĝanta Oriento'

Horizonto Eŭropo
Budapeŝto, la ŝanĝiĝanta Oriento

La hungara ĉefurbo ŝanĝiĝas. Iama viktimo de la sovetia diktaturo, la 'Danuba Perlo' -ekde la fino de la naŭdekaj jaroj- senĉese kaj senbride moderniĝas. Inter tradicio kaj moderneco, ĝi strebas al nova stilo. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'Kafo-kolore'

Ĉi- kaj aliloke
Kafo-kolore

Kafo estas hodiaŭ vera socia fenomeno. De trinkaĵ-aŭtomato al stratangula drinkejo, ĝi kunigas ĉiutage plurajn milionojn da fideluloj. Pro ĝiaj ankoraŭ enigmaj devenoj, ne mankas kialoj por nervoziĝi. Historio de eta nigrolikvaĵo, kiu ekkonkeras la mondon. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'Ĝojan Kristnaskon'

Studenta Kristnasko
Ĝojan Kristnaskon

Por multaj homoj, Kristnasko signifas familiajn kuniĝojn ĉirkaŭ la abio. Ne ĉiuj samopinias. Pro ekzamenoj aŭ tro kostaj aviadil-biletoj, kelkaj studentoj pasigos Kristnaskon for de siaj familioj, en la universitata domaro. Rakonto pri Kristnasko en la fakultatoj far la studentoj. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'Kristnasko, ĝenra konfuzo'

Klarigoj
Kristnasko, ĝenra konfuzo

Por iuj temas pri familia festo, por aliaj pri religia festo kaj por multaj pri komerca festo. Kristnasko devojiĝas inter religiaj tradicioj kaj pilgrimadoj en grandaj magazenoj. Nuna bilanco pri tre komplika festo. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'Kristnaskviro kun bobeloj'

Originoj
Kristnaskviro kun bobeloj

Ĉu Kristnaska Viro finn-devena, apudestanta boacojn, neĝoŝtormon kaj arktan nokton? Neniel! La Kristnaska Viro pli volonte sensoifigas sin per kokakolao. Movplena rondvizitado, de Laponio ĝis Ĉikago. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'La ribelo de la libroj'

Libroj...
La ribelo de la libroj

Nova civilizacio, nova kulturo. Situanta inter videoludoj kaj kino, aŭ ankaŭ kulto pri sonoj kaj bildoj, ĉu vere la libro estas endanĝera? La publiko tamen plu fidelas kaj la libroj okupas ĉiujn terenojn. Nuna bilanco pri la lukto de la papero kontraŭ la maŝinoj. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'REISER-vita loko'

Ekspozicioj
REISER-vita loko

Enketo pri unu el la grandaj talentoj de lia generacio. Beaubourg-muzeo dediĉas ekspozicion al Reiser ĝis Marto 2004. Genia aŭdaceco kaj malkvietiganta klarvideco, ... eĉ hodiaŭ la desegnisto plu mirigas kaj surprizas. Renkonto kun ankoraŭ ege vivanta artisto. Legu la artikolon

Malkovri la artikolon 'Christelle Ouvrard'

Profesioj
Christelle Ouvrard

La lernejo de virino. Sekve de la fenomeno 'Star Ac', la kant- kaj teatr-lernejoj ne malpleniĝas je gekandidatoj al gloro kaj artista vivo. La realaĵo estas tute alia. La talenton ne eblas mendi. Renkontiĝo kun famiĝanta aktorino. Legu la artikolon


Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro