Por provizi la eŭropan merkaton per floroj, la industriaj farmobienoj multiĝas ĉe la bordoj de la lago Naivasha, en Kenjo, grave minacantaj la lokan ekosistemon. Ekonomia fortuno, kiun la aŭtoritatoj pene regas.
Nairobi
Ĉe la bordoj de la lago Naivasha, ĉirkaŭ cent kilometrojn nord-okcidente de Nairobi, la fiŝkaptistoj kaj fakuloj pri medio konstatas, senpotencaj, la difektiĝon de nekutime altvalora ekosistemo. Por provizi la eŭropan merkaton per ekzotaj floroj dum la tuta jaro, la forcejoj plimultiĝis ĉe la bordoj de tiu granda sensala akvorezervujo. La lago Naivasha, kun areo de 170 kvadrataj kilometroj ŝirmantaj diversspecan faŭnon, de nun estas minacata de la poluado kaj de la konsiderinda soifo de la industriaj farmobienoj.
La hortikultura industrio laborigas preskaŭ 30 000 homojn en la regiono de la lago Naivasha, kaj, en evoluanta lando, kia Kenjo, kie la senlaboreca procento estas 40%, tiu industrio estas la ekonomia fortuno de la tuta regiono kaj allogas laboristojn milope. Grandaj eŭropaj florkultivaj entreprenoj, kiaj la brita Flamingo kaj la nederlanda Sher Agencies, profitas la grandan sensalan akvorezervujon de la lago Naivasha, la ĉeeston de malmultekosta laboristaro kaj registaron sufiĉe akordiĝeman pri la mediaj normoj por multobligi la industriajn farmobienojn. Sed la kreskanta premo sur la lago endanĝerigas la pluvivon de riĉa ekosistemo, el kiu de pluraj generacioj dependas multaj fiŝkaptistoj, bredistoj kaj agrikulturistoj.
"Laŭ tiu rapideco, la lago ne povos pluvivi pli ol dek kvin aŭ dudek jarojn"
, asertas Nicholas Kitavi Nzioka, primedia dungito en la urba konsilio de Naivasha. De kelkaj jaroj, la akvonivelo de la lago malkreskas laŭ maltrankviliga rapideco, dum la akvo-konsumado celanta irigacion en la industriaj farmobienoj senĉese kreskas. La lagofonto, situanta en la ĉirkaŭantaj montetoj, ne plu sufiĉas por akvonutri la lagon kaj la regiono spertas malpli kaj malpli abundajn pluvsezonojn.
La tiuregionaj loĝantoj konstatas ankaŭ gravajn ŝanĝojn en la lago Naivasha. La tilapia
, fiŝo tradicie kaptita en la regiono, tute malaperis, dum la elfluado de kemiaj sterkaĵoj uzataj en la farmobienoj kaŭzis multobliĝon de la algoj kaj aperon de nova planto, la akvo-hiacinto, vera pesto en pluraj afrikaj lagoj. "La algoj kovris grandajn fiŝ-reproduktiĝajn areojn kaj malhelpas la oksigeniĝadon de la akvo"
, klarigas David Kilo de la Lake Naivasha Anti-Poching and Conservation Group. Ankaŭ aliaj nocaj produktaĵoj verŝiĝas ĝis la lago kaj ne maloftas tie malkovri arojn da mortintaj fiŝoj aŭ birdoj, kion la lagoborduloj ne vidis antaŭ ol ekfunkciis la farmobienoj. Lastjare, deko da bovinoj mortis post trinko de akvo elfluanta el unu el la farmobienoj. La incidento estigis gravan konflikton oponigantan la regionajn bredistojn kontraŭ la flor-farmobienoj.
Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, nek la registaro, nek la municipo ŝajnas kapablaj altrudi efikajn limigojn por mastrumi la ekspluatadon de la lago Naivasha. La urba konsilio ne havas la rimedojn por defendi la komunan bonon de siaj civitanoj kontraŭ la eksterlandaj investantoj. "Ili estas grandaj entreprenoj kun gravaj rimedoj kaj kontaktoj meze de la registaro"
, klarigas M. Kitavi Nzioka. La municipo ne havas la financajn kaj teknikajn rimedojn por kontraŭstari ilin. Kaj se temas pri la National Environment Managment Agency, kiu devas kontroli la konformiĝon al la primediaj normoj, en ĝi laboras nur unu oficistino por trapatroli la tutan regionon. Cetere, neniu registara agentejo esploris por taksi la efikojn de la hortikultura industrio sur la ekosistemon.
La farmobienoj pagas preskaŭ neniun urban imposton kaj ŝuldas pli ol 70 milionojn da ŝilingoj rilate la teritoriajn akcizojn. "La municipo ricevas eĉ ne 0,1% de la enspezoj de la ekspluatado de la lago Naivasha"
, eksplikas la primedia dungito de la urba konsilio. La urbo ankaŭ penas por disponigi ĉiujn infrastrukturojn necesajn al la bonstato de la miloj da laboristoj, kiuj migras al la regiono por tie trovi laboron. La loka evoluado do pli ĝuste suferis pro la grandega investado en la regionon, laŭ M. Kitavi Nzioka. "La ekzisto de la farmobienoj ne estigis nian urbon tio, kio ĝi devus esti"
, li opinias.
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."