Akcepto-paĝo → HADES

La revuo HADES

Rendevue kun la mondo

HADES estas eŭropa pri-aktualaĵa revuo. Revuo eŭropa, eĉ internacia, temanta pri eŭropaj temoj, eĉ internaciaj, kiel indas.

Internacia? Eŭropa? Tia estas la revuo per sia plurlingveco. HADES estas ĉefe dulingva franca-Esperanta. Al tio baldaŭ aldoniĝas dulingvaj germana-Esperanta, angla-Esperanta, hispana-Esperanta aŭ itala-Esperanta versioj. Ĉar se la celo estas multlingvumi, tion oni faru klare.

Esperanto? Esperanto estas lingvo konstruita por utili, kiel vehikla lingvo inter Homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Estas lingvo imagita, por ke Japano kapablu paroli kun Etiopiano, Ruso kun Aŭstraliano...

HADES estas revuo dulingva franca-Esperanto -ĉi-supre skribis mi-. Revuo komprenebla, do, aŭ duon-komprenebla.

La publiko?

Vi, kara leganto. Vi, kiu pene deĉifras tiujn liniojn el via ekrano.

Pli serioze, la revuo HADES celas la junulojn kaj studentojn el la eŭropaj landoj: studentoj en Alt-Lernejoj, en universitatoj, de Francio, ne-Francio kaj Eŭropo. Franc-parolantaj studentoj, Esperanto-parolantaj studentoj, anglo-parolantaj studentoj, kie ajn ili surplanede troviĝas.


Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro