Akcepto-paĝoDua numero → Rumania agrikulturo

Ĉaroj sur autovojo

Dum ilia lando eniras la Eŭropan Union, la rumanaj agrikulturistoj frontas seriozajn strukturproblemojn. Konsistigante 43% de la nacia landanaro, la kamparanoj estas loĝantaro maljuniĝanta, kaj ne ĉiam konscia pri la realaĵoj komunumaj, kiuj anstataŭos la sovetiajn memoraĵojn.

"Eŭropa Unio? Jes, tre bonas, ni moderniĝos, ili helpos al ni disvolvigi agrikulturon kaj nia vivnivelo kreskos", asertas Stefan Ghita, 73-jara, agrikulturisto en Salvati Copii, vilaĝeto ĉe vojo freŝe bitumita, iom pli ol unu horon distance de la ĉefurbo, Bukareŝto. Por vivi, li kaj lia edzino bredas kortobirdojn kaj kultivas sian legomĝardenon. Ankaŭ ilia najbaro, posedanto de 5 hektaroj, zorgas pri agrikulturo kun vivtena celo. Kiam al li oni parolas pri la eniro de lia lando en EU, li respondas: "Tio estas la leĝo, oni ne pridiskutas tion." Kaj li aldonas: "Sed bonas, kun la pliprogresintaj landoj, ni pliboniĝos."

La franca ekonomia Misio de Bukareŝto taksas, ke sur totala agrikultura areo de ĉirkaŭ 15 milionoj da hektaroj, du trionoj konsistas el ekspluatejoj tre malgrandaj (meznombre 3,2 ha por unu ekspluatanto). Tiu multpeceteco de la teritorio datiĝas de la falo de la komunista reĝimo. Adelina Popescu, adjunktino de la ministro pri agrikulturo sub Ceauşescu, fariĝinta vic-prezidantino de la Asocio de la rumaniaj farmistoj, klarigas: "En 1989, la bienoj de la komunista ŝtato estis redistribuataj al la antaŭaj posedantoj. Oni detruis sistemon, tamen sen anstataŭigi ĝin per organizitaj strukturoj."

Sârbi, Rumanio. Reveno de la foiro tra kamparoj (Fotografisto: Kathleen Laraia MacLaughlin)

Rumanio estas parlamenta Respubliko, ĝi efektive estas membro de Eŭropa Unio ekde la 1a de januaro 2007. Ĝi estas lando relative juna : 19,1% el la 22 milionoj da Rumanoj aĝas malpli ol 15 jarojn; 38% laboras en agrikulturo. La agrikulturaj tersurfacoj okupas 40 % de la lando, la arbaroj 28% kaj la paŝtejoj 20%. La klimato de la lando kaj ĝia topograĝo igas ĝin regiono tre favora al agrikulturo.

Malprofito. El tio rezultas malgranda rendimento. Dum tiu ĉi sektoro laborigas 38 % de la loĝantaro, ĝi rezultigas nur 13% de la MEP (Malneta Enlanda Produkto). Christophe Manson, komisiita pri la agrikultura sektoro en la ekonomia Misio, estas pesimista: "La situacio estas tre malfacila. Mankas organizado, monrimedoj kaj politika volo." En 2006, la agronutraĵa sektoro malprofitis je 1 miliardo da eŭroj. Ankaŭ la prezoj de la manĝovaroj konsistigas problemon. Stefan, kiu ĉevalvojaĝas por iri vendi sian tritikon kaj sian maizon, penadas por aĉetigi ĝin kontraŭ konvena prezo: "Mi investis sep milionojn da leoj por kultivi helianton kaj oni de mi aĉetis ĝin kontraŭ kvar milionoj!" Li elturniĝas dank' al sia 100-eŭra laborista pensio.

Fronte al tiu pesimista konstato kaj perspektive al la eniro en EU, ĝemeliĝojn inter Rumanio kaj la Okcident-Eŭropaj landoj oni kreis. Teknikistoj el Charente-Maritime, ekzemple, venis transdiri siajn sciojn al rumanaj instruantoj. En la Ministrejo pri agrikulturo, franca fakulo rekte konsilas la ministron. "La ministrejo penas trovi rumanajn inĝenierojn ĉar ili estas ege malbone pagataj, ĉirkaŭ 150 eŭrojn monate. La junaj diplomitoj preferas labori en la privata sektoro aŭ eksterlande, kie ili estas multe pli bone pagataj", rimarkigas Christophe Manson. La ministrejo pro tio pli malfortas, kaj baziĝas sur eŭrokonsilistoj.

Kandeloj. Iuj eŭropaj iniciatoj jam fruktodonis. Germana projekto ebligis la disvolviĝon de la kontrolado kaj administrado en la agrikultura sektoro, por prepari la ricevadon de la eŭropaj rektaj helpoj. En lando, kie en malproksimaj regionoj, iuj plu lumigas al si per kandeloj, foje okazas, ke agrikulturistoj malmulte kutimiĝis al fidata mono. Ĉeestas do korupto-risko, des pli ke plejmultaj farmistoj estas pli ol 50-jaraj. La eŭropa Komisiono estos tre atenta pri tiu temo, tion ĝi anoncis septembro-fine, akceptante Rumanion inter siajn membrojn. "Ĉiel, okazos kontroloj far la Komisiono kaj, se la engaĝiĝoj ne plenumiĝos, la Rumanoj devos repagi grandajn sumojn. Plej interesos ilin, ke ili estu atentaj", klarigas Christophe Manson. "Sed, se la kontrolistoj estos tiom malbone pagataj, kiom iliaj konsilistoj, ili estos pli tentataj al koruptado", precizigas li.

Necesos ankaŭ obei la regulojn de la Komisiono. Interalie malmultaj buĉejoj observas la eŭropajn normojn. Iuj timas, ke ili devos rezigni la tradician farmanieron de "porko-sangeltiro" al teknikoj reglamentataj de la Unio.

Bio. En eŭropa merkato, kiu jam suferas troproduktadon, oni nur povas esperi, ke Rumanio scipovos rapide moderniĝi samtempe konservante sian specifecon. Iuj parolas pri disvolvigi la bio-sektoron, ne por la loka merkato, sed cele al la nordaj landoj. Tie ĉi, ankoraŭ ne tro malfruas por elekti inter amasa produktado kaj nepoluciata produktado.

Élodie Raitière (CIPUF)
Tradukis Laurent Vignaud

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro