Akcepto-paĝoHADES → Ĉeftemoj

La ĉeftemoj de HADES

Ses mil lingvoj, tio estas ses mil kulturoj kaj penssistemoj malsamaj. Dek miliardoj da individuoj, tio estas dek miliardoj da manieroj kompreni la aferojn, pensi, labori aŭ vivi en socio. Malkovrindaj ili restas.

La revuo HADES, ĝuste rilate tion, ambicias malkovrigi kulturojn kaj vidpunktojn neatenditajn. Por tio, ĝi iras renkonte al viroj kaj virinoj el ĉiaj landoj, kaj lasas ilin esprimiĝi pri difinita temo. Ĉar, ĉu temas pri si mem, pri politiko, pri laboro, pri ekonomio aŭ naturprotektado, nenio same fariĝas aŭ konceptiĝas: ĉina studento, demandita pri la eŭropa konstitucio, ne samparolos, kiel lia hungara kolego; li alportos prilumon novan, originalan, pri temo eble tro pritraktita.

Kvin temoj por alrigardi la mondon

HADES traktos pri transnaciaj temoj, interesantaj iun ajn sendepende de nacieco. Pli precize, HADES interesiĝos pri kvin problemaroj, universalaj aŭ supozataj tiaj. Nia celo? Esplori la rilatojn de la homo kun liaj ĉirkaŭmedioj: la naturo, la laboro, la povo, la ekonomia mondo kaj individuoj mem.

Kvin ĉirkaŭmedioj, kvin temoj, kvin problemaroj... Ĉiu temo de HADES rilatas al unu el la mondoj ĉirkaŭantaj la homon: la naturmedio laŭvorte, la politika kampo, la ekonomia sfero, la labor-mondo kaj la homo mem. La homoj, ĉar ili ĉiuj rilatas kun tiuj mondoj, frontas similajn problemojn. Do tiel esplorante tiuj problemojn spitantajn la landlimojn, HADES iras renkonte al la homoj kaj popoloj. Tiuj ĉi havos ion por komprenigi al ni, ĉar iliaj problemaroj estas niaj, krom pri la propra ĉirkaŭmedio.

Tradukis Laurent Vignaud

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro