Akcepto-paĝoLetero 1.9 → La turneo de la dungoj

La turneo de la dungoj

La konsekvencojn de translokadoj oni bone konas en Francio, sed malpli ofte oni interesiĝas pri kio poste sekvas, en la landoj kiuj ricevas tiujn migrajn dungojn. Antaŭ ol ili foriros. Raportaĵo.

En Budapeŝto

Ree, fokusoj sur afliktitaj vizaĝoj. Antaŭe, la kamerao larĝ-kadre balais atelierojn malplenigitajn per ties maŝinoj. Poste, voĉo sciigos nin, ke tiuj estis translokitaj "ien alie, tien, kie laboro malpli kostas". "Orienten", trafa kulpulo. Fino de raportaĵo. Kio okazas tie for, malantaŭ la translokadoj, pri tio oni scios nenion.

Transiro. András 24-jaras, kaj vivas en Budapeŝto. Ĉiun tagon, li iras laboren kun komputilo ĉemane. Neniam faldo ĉe vesto. Antaŭ ses monatoj, kun MBA-diplomo parte ricevita en Hongkongo enpoŝe, li iĝis produktestro en mult-naia entrepreno. La translokadoj? "Plej bona afero, kiu okazis al ni ekde la fino de l' komunismo." Malfacilas ne kompreni lian entuziasmon. Por ĉiu entrepreno instaliĝinta, estas kreitaj postenoj, aĉet-povo pliiĝanta, monrimedoj por la ŝtato kaj la teritoriaj estraroj. Kaj, eĉ se Hungario tre frue komencis sian ekonomian transiron - 100 000 industriaj postenoj estis kreitaj tie inter 1995 kaj 2000 -, iuj regionoj ne ankoraŭ egalas la rekordojn de la ĉefurbo: vidite, tiuj enspezoj estas atendataj. Ĉe la slovakaj najbaroj, urĝo ankoraŭ pli fortas. La maldunga proporcio, trioble pli alta, apudas 20 %, kiel en Polio. Ĉie en la regiono, la estraroj do provas altiri tiujn tiom deziratajn dungojn, signifantajn novajn labor-metodojn kaj pliproksimiĝon ekonomian kaj kulturan kun okcidenta Eŭropo. Limigita impostaro, administraj demarŝoj reduktitaj ĝis minimumo kaj rektaj subvencioj al posten-kreado estas la risortoj de surloke starigitaj politikoj. Al kiuj aldoniĝas du trafaj argumentoj: malalta laborkosto kaj nacia merkato markita de forta interna peto.

Budapeŝto, Stadionok, 2004. De stacio al alia, de ekonomio al alia (Fotografisto: Dávid Hromada-Kishegyi)

Reklamaĉado. Por allogi, neniu sekreto, sciendas vendi sin. Eĉ foje doni l' impreson de inter-landa foiro. "La salajroj en Polio estas kvar- aŭ kvinoble pli malaltaj ol tiuj konstatataj en okcident-eŭropaj landoj, kaj pli malaltas ol en Ĉeĥa Respubliko aŭ en Hungario", detaligas nia kunparolantino en la Paiiz - ŝtata pola agentejo por la promocio de la eksterlandaj investoj. Ŝia slovaka samulo de Sario ankoraŭ pli reklamaĉadas: "Ĉio estas farita, por ke la eksterlandaj entreprenestroj trovu sian feliĉon ĉe ni!" Sed ne intencu akuzi ilin je fiska troĉipeco detruema por postenaro en la okcidentaj landoj, aŭ vi ricevas vipofrapan rebaton: "Irlando ne faris alion, kiam ĝi eniris la Unuiĝon!" András ekdiras.

Malplenigitaj atelieroj. Tiutempe, en la Paiiz, oni malŝpare strebas. La ĵusa ciferaro ne bonas: la enspezaro de la eksterlandaj investoj en Polio en 2004 penas resti nivele de 2003. La lando belrevas pri investantoj, ĝi ne ĉiam vidas ilin veni. Pli aĉe ankoraŭ, foje, la tiom esperitaj postenoj foriras. Kaj la defio akceptota de landaj politikoj grandas: altiri, jes, sed ne iun ajn. Prioritato por investantoj interesataj de regiona merkato, kaj ne nur de ĉiam pli malaltaj salajroj. Ĉiuj estroj de Paiiz, Sario kaj ankaŭ Czech Invest ne povas nei tion: ie alie, la laborkostoj ankoraŭ pli malfortas. Rumana laboristo gajnas 170 € monate, Ukrajno 80 €: tri- aŭ kvaroble malpli ol Hungaro aŭ Polo (sed ĉiam almenaŭ duoble pli ol Ĉino). Iuj granduloj bonesperas profiti tion. Kaj ree lasas malantaŭ si malplenigitajn atelierojn kaj senesperajn vizaĝojn.

Antoine Bayet
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro