Por la malriĉaj landoj, la turismo iĝis grava valut-fonto. En tia grado, ke iliaj socioj reorganiziĝas ĉirkaŭ tiu nova merkata objekto: la turisto. Jen manao, kiun ĉiuj ne profitas. Raportaĵo, en Sudameriko. Legu la artikolon
Hades daŭrigas sian rondiron en Sud-Ameriko: la turismo, iĝinta unu el la ĉefaj kolonoj de la sud-amerika ekonomio, ne nur havas pozitivajn refalaĵojn. Oni komencu per la mediaj konsekvencoj de la homa alfluo en fragilajn areojn. Raportaĵo sur la situo de la Machu Picchu, endanĝerigita monda heredaĵo de la homaro. Legu la artikolon
Nia juna revuo, HADES, celas ilustri la multecon da kulturoj kaj vidpunktoj, ekzamenante la rilatojn de la homo kun ties ĉefaj ĉirkaŭaĵoj : naturo, laboro, povo, ekonomia mondo aŭ individuo mem. Revenadanta demando travagos niajn paĝojn, nome kiel ni homoj estas ligitaj al tiuj mondoj ĉirkaŭ ni. Legu la ĉefartikolon.
El Libertador (1783-1830), venezuela heroo de la lukto kontraŭ la Hispanoj, restas mito por la tuta sudamerika kontinento. De la politika teorio al la komerca ŝildo, inkluzivante la venezuelan monon, multe da lokoj kaj publikaj konstruaĵoj, kaj eĉ la cigarojn, lia nomo estas en ĉiuj buŝoj, inter omaĝo al fondinto kaj paroksisma demagogio. Legu la artikolon
En Brazilo, la catadores perlaboras dank’ al la domaj defalaĵoj de siaj samtempanoj. Luktante por pluvivi kaj por sia loko en la civito. Ilia nura ĉeesto montras, kiom tiu lando estas nejusta kaj neegala. Legu la artikolon
Inter la popolaj kvartaloj de Karakaso kaj tiuj de la mezaj klasoj staras muro de nekomprenado. Dono de Dio laŭ la malriĉuloj kaj diktatoro laŭ la riĉuloj, la prezidento Hugo Chávez kaj liaj politikoj disŝiras Venezuelon. Legu la artikolon
Mezurbendon en unu mano kaj segilon en la alia, sian vivon li prilaboras kiel lignopecon. Renkonto sur vorkejo sud-okcidente de Hungario kun Guillaume, paŝia ĉarpentisto. Legu la artikolon
Kondukante nin alrenkonte de la homoj, kiuj sin organizas, faras leĝojn aŭ alprenas komunajn decidojn, ilin aplikas, forĵetas, la temo "La Homo kaj la Potenco"
al ni malkaŝos la kompleksan geografion de la homaj organizaĵoj. Legu la artikolon
La konsekvencojn de translokadoj oni bone konas en Francio, sed malpli ofte oni interesiĝas pri kio poste sekvas, en la landoj kiuj ricevas tiujn migrajn dungojn. Antaŭ ol ili foriros. Raportaĵo. Legu la artikolon.
Giovanni Piras al ni prezentas unu el la temoj elektitaj de HADES por iri alrenkonte de la homoj kaj de iliaj mondoj. Laŭ la numeroj, de tradicioj al vivmanieroj, de politika iniciato al individua engaĝiĝo, de debato al raportaĵo, preciziĝos la konturoj pri rilato de la homoj al naturo. Legu la artikolon.
La Eŭropa Memvola Servo. Eksterlanda restado aŭ staĝo, sperto trans la limoj estas alte taksata en kariertabelo. Malkovro de Eŭropo aŭ de aliuloj, lernado de lingvoj kaj de la ensocia vivo, la Eŭropa Memvola Servo estas unu el la lernejoj pri Eŭropa identeco. Reporteraĵo en la instituto Hartheim de Linz kun junaj Eŭropanoj. Legu la artikolon.
La hungara ĉefurbo ŝanĝiĝas. Iama viktimo de la sovetia diktaturo, la 'Danuba Perlo' -ekde la fino de la naŭdekaj jaroj- senĉese kaj senbride moderniĝas. Inter tradicio kaj moderneco, ĝi strebas al nova stilo. Legu la artikolon.
HADES, multlingva Esperanto-uzanta revuo. ISSN N° 1760-2718. Eldon-direktoro: Guillaume Roussel. Ĉefredaktistoj: Dávid Kishegyi, Giovanni Piras. Lasta ĝisdatiĝo de la TTT-ejo: la 3-a de Majo 2008
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."