Akcepto-paĝoUnua numero → Budapeŝto

Budapeŝto, la oriento kiu ŝanĝiĝas

Budapeŝto, la ŝanĝiĝanta Oriento. La hungara ĉefurbo ŝanĝiĝas. Iama viktimo de la sovetia diktaturo, la 'Danuba Perlo' -ekde la fino de la naŭdekaj jaroj- senĉese kaj senbride moderniĝas. Inter tradicio kaj moderneco, ĝi strebas al nova stilo.

La jaro 2000 sonigis la horon de radikala ŝanĝo por la "Danuba Reĝino", "la eta orienta Parizo". Hungario ĉiam turnis sin al Okcidento kaj ofte pruvis tion dum sia historio. Eĉ sange kelkfoje. En 1956, kiam la hungaroj kontraŭstaras al la sovetaj tankoj. Poste en 1968, kiam la "Nova Ekonomia Mekanismo" ligas planitan ekonomion kaj merkatan ekonomion, tiel multigante la kunlaboradojn kun Okcidento. Kaj hodiaŭ la hungara ĉefurbo sin repudras la nazon kaj preparas sian gravan rendevuon de majo 2004 kun la Eŭropa Unuiĝo.

Ponto inter Buda kaj Peŝto (Fotografisto: Balázs Fekete)

Moderna kaj vitra arkitekturo

Ja Budapeŝto rekoniĝas pro siaj stratoj tiel apartaj, sia habsburga stilo, kiel estus por Parizo post vido de simpla poŝtkarto. Sed la hungaraj arkitektoj, tiom multaj, sekvas siajn ideojn. Kaj la rezulto el tio estas arkitekturo moderna, vitra, granita aŭ marmora.

Ferencváros, je la sudo de la urbo, estas kvartalo tute renoviĝanta. Tie, oni trovas la aŭtobusan stacidomon de Népliget, vera palaco vitrekovrita. Iome pli malproksime, la belega nacia teatro. Trankvila ŝipo, kiu trenas simbole en sia sulko la malnovan teatron de la placo Blaha, kiun Kádár la "mola diktatoro" eksplodigis por konstruigi metroon. De Ferencváros, la hungaraj urbanizistoj volas fari modernan kvartalon, kulturan renkontejon, negocan renkontejon ĉe danuba bordo, pri tio la multaj nunaj konstruaĵoj atestas.

Szabadaság Tér, Placo de la libereco, ne for de la parlamentejo, prave nomiĝas. Ĝi estas la placo de ĉiuj liberecoj, de la paradokso kaj de la doloriga historio. La monumento por la "gloraj sovetaj herooj" staras senhonte antaŭ la usona barikadita ambasadejo. La nacia banko, malnova modelo, staras antaŭ la futurisma "Citi-bank", malgranda Wall Street el marmoro, galerio kie miksiĝas bankaj agentejoj kaj kafeterioj por kadruloj.

Moderna kaj vitra arkitekturo (Fotografisto: Balázs Fekete)

Vivi kiel liberaj uloj

Kun poŝtelefono gluita al la orelo ĉe ĉiu stratangulo, antaŭ klavaroj de interretaj kafejoj aŭ ankaŭ konservante bonfarton en modernegaj korpskulptantaj kluboj, la hungaroj vivas kiel ili ĉiam deziris, kiel okcidentuloj, aŭ pli ĝuste kiel liberaj uloj. Kaj vespere, ili eliras, profitante de la svarmanta nokta vivo.

La butikarejoj multas tie ĉi, ofte rezultante de fremdaj investoj. Imponaj, ekscesaj, oni trovas ilin ĉie en Budapeŝto. La Mammut de Moszkva Tér, malsupre de la monto Gellért kaj de la kastelo Buda. Du grandegaj turoj kaj ses etaĝoj da komercaj galerioj. La Westend, ĉe la Okcidenta Stacidomo, komerca kvaretaĝa spaco senfina. La francaj superbazaroj ennestiĝis tie ; la Auchan-oj, kun longegaj vicoj de kasmaŝinoj, ne plu nombreblas. Hungario havas nenion enviindan al Okcidento, eĉ estus pli ĝuste la malo.

Arkitektura aŭdaco kaj organa arkitekturo

Evidente ekzistas ankoraŭ la malnovaj bluaj aŭtobusoj kaj la mitaj flavaj tramoj. Kial ŝanĝi ilin ? Ili tre bone funkcias. Oni nur modernigas la karoserion per dika tavolo da reklamo. Kaj pri la Trabantoj, la "sapaj skatoloj ", simboloj de la sociala aŭtomobilo, oni sukcesos trovi iun, posttagmeze je stratangulo, posedatan de kolektanto aŭ de nostalgiemulo.

Arkitektura aŭdaco kaj rigardo turnita al onteco, tie ĉi oni pensas pri morgaŭ. Oni utiligas ĉiujn rimedojn. Ĉio uzindas por konstrui. "Estas organa arkitekturo, ni povas diri", konfidas juna arkitektura studentino. Ekde la unua Mac-Do de la 80-aj jaroj, Budapeŝto aŭdacas kaj la fremdaj investoj varmas ĉe la landlimo. La vojo estis malfacila. La politika dispartigo maldekstro-dekstro estas horora provoko. Kion iu faras, tion la alia malfaras sisteme. Same kiel, ekzemple, la ekspozicio de 1996. La mezdekstra ĉefministro József Antall deziris organizi ĝin kadre de la 1100-a datreveno de la hungara ŝtato. La sociala posteulo, Gyula Horn, ekskomunisto, denuncas "la mankon de realeco" dum sia alveno en 1994 kaj nuligas ĉion. Hodiaŭ, la ejo estas aro da butikoj.

Tiu nova Budapeŝto, for de la iama bildo, logas. 25% da pliaj turistoj por 2003, vizito de Barono Seillière [traduknoto: prezidanto de la ĉefa franca asocio de entreprenistoj], kontentege anoncanta ke Hungario estas investinda lando, ĉiuj esperoj estas de nun permesataj. Ja la Hungaroj havas sekvindajn ideojn.

Dávid Kishegyi
Tradukis Emmanuel Debanne

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro