Inter la popolaj kvartaloj de Karakaso kaj tiuj de la mezaj klasoj staras muro de nekomprenado. Dono de Dio laŭ la malriĉuloj kaj diktatoro laŭ la riĉuloj, la prezidento Hugo Chávez kaj liaj politikoj disŝiras Venezuelon.
Eta ŝirmejo ne pli granda ol aŭto, farita el ligno kaj kovrita per lado, jen la domo de Pedro Medina. La muroj moviĝas kiam la vento ilin frapas kaj la pluvo trovas sian vojon ĝis lia lito. "Ne tre gravas, li diras. Certe ja, mi ne lukse vivas, sed mi tre fieras. Ĉion mi mem konstruis."
En tiu barrio
, la kabanoj montflanke alkroĉitaj havas nek elektron nek fluantan akvon. Por trinki kaj tualeti, la 31-jara viro devas grimpi la krutaĵon ŝarĝite per malplenaj pelvoj, kiujn li realportos plenitajn de malklara akvo. Ni estas en Karakaso, ĉefurbo de Venezuelo, lando riĉa je la plej grandaj rezervoj de nafto sur la tuta planedo.
Mizero. Kiel milionoj da Venezuelanoj, Pedro Medina atendas multon de la prezidento Hugo Chávez kaj de lia "bolivaria revolucio"
: "Antaŭ ol li prenis la povon, teruris. La registaro ne prizorgis nin, kvankam hodiaŭ, jes ja."
Kiam Pedro diras "ni"
, li pensas pri la 10 milionoj da Venezuelanoj, kiuj, laŭ UNICEF (Internacia Geknaba Kriza Fonduso de la Unuigintaj Nacioj), vivas en ekstrema mizero.
Oriente de Karakaso, la barrios
sinsekviĝas sur la montdeklivoj kaj riskas englutiĝi pro la oftaj terglitoj. En tiu urbparto, la subteno al la bolivaria revolucio estas videbla pro la freskoj glorantaj la reĝimon, kiuj ornamas la betonbrikajn murojn. Ŝtatoficistajn postenojn, dispensariojn, legpovigon, la registaro de Hugo Chávez instalis substukturojn ĝis tiam nekonatajn en la plej malriĉaj kvartaloj.
Dudek ses milionoj da personoj, ĉefe mestizoj, loĝas en la bolivara respubliko de Venezuelo. 33% el ili aĝas malpli ol 15 jaroj. 9 loĝantoj el 10 vivas en urbo, 1 el 3 vivtenas sin per malpli ol 2 dolaroj tage. La plej riĉa kvinono posedas pli ol 50% de la riĉaĵoj, la plej malriĉa dekono dispartigas inter si 0,6%. La petrolosektoro kalkuliĝas kiel 50% de la MEP, 50% de la impostaj enspezoj kaj 80% de la eksportaĵoj de la lando.
Disigita. En la okcidenta parto de la ĉefurbo, kie situas la belaj kvartaloj konstruitaj en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj dum la petrola haŭso, Chávez estas malamata. La urbo estas disigita kaj la politika aneco evoluas laŭ la kvartalo. "Estas normale ke iuj personoj lin ne ŝatas, indikas Fran Ochoa, alta urboficisto. Ni provas inkluzivi la malinkluzivitojn, do ni prenas iom el la okcidento de Karakaso kaj ĝin transportas orienten. Tio estas egaleco."
Depost la mezo de la okdekaj jaroj, la lando suferas gravan ekonomian krizon. La eksplodo de ĝia ŝuldo, kune kun la malaltiĝo de la naftaj kurzoj, ĉirkaŭ 1985, damaĝegis la ŝtatajn financojn. La provo de renverso stirita de la opozicio en 2002 kaj la ĝenerala striko, kiun ĝi kondukis la sekvan jaron, nur malbonigis la situacion. Venezuelon nun trafas senlaborula elcento je 15 % kaj ĝia malneta enlanda produkto senĉese malkreskas. "La ununura industrio, kiu ĉi tie kreskas, estas subaĉetado"
, ironias Rafael Luego, profesoro pri ekonomio en la Centra Universitato.
Eksa gerilisto enkarcerigita en 1960 de tiuj, kiuj nun estas en la opozicio, Rafael Lugo neniel simpatias kun Chávez. "La misioj estas improvizataj. Al ili Chávez ne vere kredas. Ili utilas ĉefe por certigi al li voĉojn en la plej malaltaj tavoloj de la socio."
Kaj tio funkcias. Depost sia unua balota elekto, en 1998, Chávez gajnis ĉiujn balotajn provojn. La konstitucio tiel estis modifita dum publika konsultado en 2000. Iu revoka referendumo okazigita meze de 2004 ankaŭ esti gajnita de la prezidento. Eĉ se la deputitaj balotoj de decembro 2005 estis bojkotitaj de la opozicio pretekste de friponaĵoj kaj se nur 20 % el la loĝantaro voĉdonis, la internacia komunumo sin detenis ilin denunci. Krom en Usono, kie protestaj flustroj laŭtiĝis. La kontraŭ-imperialismaj paroladoj de la venezuela prezidento kaj lia amikeco al Fidel Castro pleje maltrankviligas en Vaŝingtono.
Ili ankaŭ maltrankviligas kelkajn Venezuelanojn. "Mi volas nenion scii pri la influo de la gringoj, nek pri la influo de Kubo"
, kalcitras Erwin Lopez, studento pri historio. Laca pro la prezidenta retoriko kaj certa, ke lia reĝimo kondukas al bankroto, Erwin subskribis en 2003 la peticion de la opozicio, kiu postulis revokan referendumon. "Mi tre bone memoras kiam mi ĝin subskribis, li diras. Mi hezitis, ne pro tio ke mi dubis pri la nepreco elirigi Chávez, sed pliĝuste ĉar mi timis la sekvojn."
Neforigebla. Gabriel, studento renkontita en la Centra Universitato, rifuzas doni sian familian nomon. "Ne eraru, vi estas en iu dua Kubo, li diras. La situacio tiel disvolviĝis, ke mi timas paroli. En la oriento de la urbo, se iu aŭdus min kritiki la reĝimon, li min batus."
La opoziciuloj devos pacienci: Chávez ŝajnas esti neforigebla pli ol iam ajn antaŭe. Li nun kontrolas ĉiujn funkciojn de la Ŝtato, de nafto ĝis la Nacia Asembleo. "La pozicio de Chávez neniam estis tiel forta depost 1998, taksas Steve Ellner, profesoro pri politika scienco en la Orienta Universitato. La freŝdataj venkoj de la maldekstro en Latina Ameriko estas por li favoraj."
Kaj la eksa militisto iĝinta prezidento jam anoncis ke li kandidatos por la sekvaj balotoj en decembro 2006. De la malsanigemaj barrios
ĝis la verdegaj gazonoj de la Centra Universitato, nekomprena muro disigas la socion. Kaj ĝi povus daŭri ankoraŭ longe, dum la opoziciajn partiojn ne plu fidas la loĝantaro. "Ĉio bona, kion faris Chávez, estis venki la maljunajn partiojn, ĉiujn subaĉetitajn, diras Rafael Lugo. Nun, ni esperu ke li falos kun ili, por lasi lokon al novo. Latina Ameriko spertis tro da ordonemaj popolistoj. La epoko de la moderneco venis kaj Chávez estas homo de la pasinteco. Li tie restu."
CIPUF, internacia konferenco de la franclingva universitata gazetaro, kunigas junajn komunikilojn, kiuj decidis komunigi siajn artikolojn. Hades estas ties membro. Tiel, nia dulingva franca-esperantlingva Letero invitas vin malkovri tekston redaktitan de la kanada gazeto Montréal Campus okaze de la Monda Socia Forumo en Karakaso.
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."