Akcepto-paĝoUnua numero → La ribelo de la libroj

La ribelo de la libroj

Libraro

Nova civilizacio, nova kulturo. Situanta inter videoludoj kaj kino, aŭ ankaŭ kulto pri sonoj kaj bildoj, ĉu vere la libro estas endanĝera? La publiko tamen plu fidelas kaj la libroj okupas ĉiujn terenojn. Nuna bilanco pri la lukto de la papero kontraŭ la maŝinoj.

Nuntempe, kiam la sindromo "Terminator" (fina venko de la maŝinoj kontraŭ la homoj) ŝajnas pli aktuala ol iam ajn, konsiderante ke la tria ĉapitro, kiel la du unuaj, plenplenigis kinejojn en la tuta mondo kaj ke la kvara jam preparatas, oni povus fari al si seriozajn demandojn pri la sorto de la libro, tiu arkaika paperaĵo, kiu senŝanĝe trairis la epokojn, sed pri kiu oni regule aŭguras baldaŭan morton. Male, konstateblas, ke la libro-sektoro tiom bonege fartas, ke la inkokovritaj folioj de niaj bravaj "libris" povus ludi neflankigeblan rolon en la estonteco de la homaro, nu, almenaŭ de la ekonomio.

691 romanoj dum septembro 2003

Ja malgraŭ la apero de novaj distraĵoj, kiaj elektronikaj ludiloj aŭ tutsimple elektronikaj libroj, la libromerkato regule kreskas de kvin jaroj: je 2,3% dum la jaro 2002 laux takso de la SNE, Nacia Sindikato pri Eldonado. La kvanto de dissendataj novaj titoloj sufiĉe fidele spegulas tiun kreskon: de nun la produktaĵaro de la librovenda ekperiodo ĉiujare rompas sian propran rekordon. Tiel ne malpli ol 691 romanoj aperis dum septembro 2003, tio estas 4% pli ol pasintjare kaj... dufoje pli ol dek jarojn antaŭe.

Post l'efektoj, la faktoj: oni ankoraŭ, kaj eĉ pli kaj pli, legas, do libroj respondas al iu, aŭ pli bone, al iuj bezonoj. Por identigi ilin, niavice ni paŝadu laux la ĉi supre menciitaj koridoroj, ĉi-foje ne kun la celo librojn rigardi sed legantojn spioni, kaj ni provu diveni, kiu legas kion. Ni vidu ĉi tiun maldikan viron kun ruĝa skarpo kaj dikaj okulvitroj: li videble survojĝas al la sekcio pri filozofio por medite rigardadi Platon, Freud kaj Sartre.

Ĉiu serĉas sian libron

Kio pri ĉi tiu juna virino kun longaj haroj kaj flora robo? Sendube, ŝiaj saltetemaj paŝoj kondukas ŝin al la poŝlibroj, kie tronas Balzac, Maupassant kaj Hugo. La alvenanta virino, ĉirkaŭita de tri petolantaj geinfanoj logike sin direktas al la sekcio pri bildstrioj, kie la lasta Titeuf aux ilustrita mangao igos ilin obeemaj, kiel bildoj. Poste ŝi hastos al la rozpetalecaj amromanoj. Finfine, ni parolu pri tiu paro, ŝi surhavanta skotan tajlorkostumon kaj harrubandon, li kostumon kun kravato: ili retroviĝos ĉe la kasejo kaj pagos, ŝi por la lasta libro de Nadine de Rotschild kaj kuirlibro, kaj li por la memoraĵoj de iu ministro...

Ĉiu serĉas sian libron kaj ĝin trovas, do jen konkludo: oni plu legas ĉar la legeblaĵoj estas sufiĉe diversaj por kontentigi ĉiujn. Ĉiakaze la ĉi supre priskribitaj librotipoj estas tiuj, kies vendokvantoj plej signife kreskas.

Dankon al Titeuf!

Fakte la "ĝenerala literaturo", kiu enkalkulas ĉiajn klasikajn kaj nuntempajn romanojn, trafis pasintjare kreskadon je 3,6% kompare kun la antauxa jaro. La "recenzoj, analizoj, eseoj", tio estas la verkaĵoj ligitaj al la aktualaĵoj, kvazaux eksplodis: +13,8%. La libroj por junularo - t.e. malpli ol 15-jaraĝuloj - kreskis je 3,2% ; kaj bilstrioj plu progresas je 2,1% post la furorperiodo de 2001 (+22,3%, dankon al Titeuf!). Finfine, praktikaj libroj, kiuj rilatas al tiel diversaj temoj, kiel turismo, memfarado, kuirartoj, sano aux sporto spertas pliboniĝon je 7,4%. Rilate al la malkreskoj, ili trafas enciklopediojn kaj vortarojn (-4,1%) ; lernejajn librojn (-7,3%) kaj ĉefe religion: -25,9%. Sed tiuj rezultoj estas malpli pesimistaj ol ŝajnas ĉar ene de tiuj fakoj estas tamen kelkaj bonaj vendospezoj, ekzemple pri la fremdlingvaj vortaroj (+23%) aux pri la libroj pri esoterismo. (+27,9%).

Harry Potter atendatas...

Kaj kio pri 2003? Malfacilas antaŭfine prognozi: oni atendas la vendosumon de la jarfinaj festoj, kiu estas indikilo interalie de la eho de la diversaj beletraj premioj, kies influo eble estos malpli grava ol pasintece. Kaj ĉefe atendatas la apero de la kvina Harry Potter je la 3a de decembro far Gallimard Jeunesse: fakte eĉ ne-divenisto povas prognozi al la librovendistoj, kiuj disvendos ĝin, belajn jarfinajn festojn.

Resume, libro en sia tradicia formo plaĉas al ĉiuj kaj pro tio mirige rezistas la invadon de senlimaj komputiko kaj auxtomatiko. Alivorte oni konas la finon de la sagao Terminator: John Connor triumfos super la maŝinoj, frakasante iliajn kapojn per libroj!

Priscille Ducet
Tradukis Benoît Fonty

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro