Hades daŭrigas sian rondiron en Sud-Ameriko: la turismo, iĝinta unu el la ĉefaj kolonoj de la sud-amerika ekonomio, ne nur havas pozitivajn refalaĵojn. Oni komencu per la mediaj konsekvencoj de la homa alfluo en fragilajn areojn. Raportaĵo sur la situo de la Machu Picchu, endanĝerigita monda heredaĵo de la homaro.
"Machu Picchu, Machu Picchu, son las cinco, es la hora!"
Je la kvina matene, en la koridoroj de unu el la dekoj de hospedaje (ĉipa hotelo) de Aguas Calientes, oni ne limaku. Por tiuj, kiuj elektis tranokti en la eta vilaĝo piede de la mita inkaa urbo, oni alvenu sur la lokon inter la unuaj. Por vidi, unufoje en sia vivo, la sunon leviĝantan super la 5 jarcentojn malnovaj ruinoj. Sed precipe por eviti la procesion de turistoj, kiujn, iom pli malfrue en la mateno, elverŝos la unuaj vagonaroj alvenintaj el Cuzco, je kvar horoj for de tie. Dum, antaŭ apenaŭ tridek jaroj, nur kelkaj taksioj riskis sin sur la kurbriĉa vojo kondukanta al la situo, jen nun senĉesa baledo de aŭtobusetoj, kiu ĉiutage elverŝas de 2000 ĝis 3000 vizitantojn sur la antikvan citadelon.
Forgesita la tolerema gardisto levanta bambuan barilon: post la aŭtomata bilet-disdonilo, la grupoj estas kondukataj de trideko da gvidistoj, kaj interkruciĝantaj sur la ŝtonaj ŝtuparoj aŭ sur la malnova sanktejo, kun ekskursaj ŝuoj ĉe la piedoj kaj fotilo baltee. Por ili, dum kelkaj horoj, la tempo estos kvazaŭ haltigita. Sed hodiaŭ, por ke la situo postvivu, oni urĝe agu! Ties po 800 000 vizitantoj jare ne nur minacas la citadelon, kiun forporteblus terŝoviĝo, ĉar post tiom da tretado, la ŝtonoj malfiksiĝas. De tio la tuta Urubamba valo suferas. En Aprilo 2004, du kotfluoj kaŭzis morton de naŭ loĝantoj en Aguas Calientes. Pro kio? La neregataj konstruadoj de hoteloj, restoracioj kaj memoraĵbutikoj.
La malgranda urbo de Machu Picchu ne multe profitas el sia monda fameco. Ĝi nur povas rigardi la turistojn traveturi en siaj aŭtobusetoj, kiuj ĉiun tagon iom pli minacas la Urabamba-valon. Rekte minacata kaze de terŝoviĝoj sur la loko de la antikva praurbo - sciencistoj el la tuta monda rigardas ilin "tujaj"
-, ĝi atendas de la registaro multe pli ol la 8000 dolarojn ĉiumonate ricevatajn.
Eltenebleco. Kiel simbola ĝi estu, la situacio de la Machu Picchu ne estas izola. Plurajn centojn da kilometroj for de tie, en Bolivio, la salar d’Uyuni, sala dezerto preskaŭ 12 000 km2 vasta, ankaŭ suferas de la ŝturmoj de la turistoj. Aŭ precipe de la radoj de la ĉiaterenaj veturiloj, en kiuj la turistoj traveturas, je alteco de 4000 metroj, tiun emociegan blankan dezerton. Sed, male ol la peruaj instancoj, la bolivia registaro decidis strikte estri tiun okupon. Kun, kiel ĉefa vorto, eltenebleco, tio estas la neceso plenumi la bezonojn de la nunaj turistoj sen endanĝerigi la rajton de la venontaj generacioj plenumi la siajn. Konkrete, nur dika deko da veturiloj rajtas krozi la senmakulan ebenaĵon.
Risko. Sur la porbuseta parkejo, ĉe la enirejo de la Machu Picchu, Sonia decidoplene atendas la vizitantojn. Studentino en Lima, ŝi estas, dum kelkaj monatoj, turista gvidistino. Tio, kio ĝenas ŝin en tiu invado, estas, ke "la turistoj nepre volas vidi la Machu Picchu… sed pretas je neniu peno tiucele!"
: "Veni al la alia fino de la mondo esperante trovi tie la saman komforton kiel hejme, ne komprenas mi!"
Apenaŭ kelkajn paŝojn for, la plej riĉaj el ili eliras el la hotelo konstruita sur la situo mem de la Machu Picchu, kiu proponas siajn ĉambrojn por minimume 300 dolarojn nokte. Unu rigardon pli malfrue, Sonia daŭrigas: "Unesko devas sendi fortan signalon. Nur se ĝi timas sankciojn, agos la registaro."
Malfacilas malpravigi ŝin: je ĉiu minaco de la UN-agentejo enskribi la situon sur la liston de la 35 endanĝerigitaj situoj de la tutmonda homara heredaĵo, Peruo transiris novan ŝtupon en la starigo de "savplano"
.
La decido de Unesko enmeti la Machu Picchu en la liston de endanĝeraj mondaj heredaĵoj ĝis nun plu estas nur minaco. Unesko konsideras, ke "la stato de la loko ne senteble pliboniĝis"
de pluraj jaroj kaj ŝatus, ke la aliro estu limigita je 800 turistoj ĉiutage.
Duobla efiko. Malantaŭ la montoj de dokumentoj kiuj prezentas projektojn el la tuta mondo, Fernando Astete, unu el la direktoroj de la situo, penas agnoski la realon. Li apenaŭ koncedas: "Se studo montras, ke estas riske ricevi la 2500 ĉiutagajn vizitantojn, tiam ni faros alĝustigojn."
Montriĝas ke Sonia estas pli informita ol sia superulo: "Unesko rekomendas, ke estu maksimume po 800 vizitantoj tage. Kion ili atendas por sankcii?"
Sed tiu kaŭzo penas esti aŭskultata flanke de la 40 milionoj da dolaroj, kiujn ĉiujare enspezigas la Machu Picchu al la Perua ekonomio. Manao tamen minacita por mallonge: kiom da jaroj de plua postvivado por tio plurfoje centjara urbo?
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."