Akcepto-paĝoUnua numero → Reiser

Reiser-vita loko

Beaubourg-muzeo dediĉas ekspozicion al Reiser ĝis Marto 2004. Genia aŭdaceco kaj malkvietiganta klarvideco... eĉ hodiaŭ la desegnisto plu mirigas kaj surprizas. Renkonto kun ankoraŭ ege vivanta artisto.

Vidi ekspozicion pri Reiser estas kiel gliti en spac-tempan truon. Ne ekzistas pli "seventies-a" lokoj ol la Pompidou-centro, nek pli taŭgaj por la disrompita strekado de Reiser. La inaŭgura vespero, kun Cabu, Wolinski, Cavanna, revivigis la grandajn horojn de Hara-Kiri.

Kvankam li mortis antaŭ dudek jaroj, Reiser pli vivas ol multaj jam mortintaj vivantoj... Sola konvinkema moralisto de la dudeka jarcento, li persekutis nin ĝis la dudekunua. "Mi kapablas trovi virtojn en la plej malbona fiulaĉo, tial mi strebas ne eliri el mia hejmo". Ĉi vintron, en Beaubourg oni retrovos la eksterordinaran krajonadon de la elstara desegnisto de ties generacio.

Reiser, estas tuta tribo da aĉuloj iĝintaj familiaraj, eĉ mitaj. "Gros Dégueulasse" (malpuregaĉulo), enpersonigo de la bonhumora fekulo, Jeannine, ŝiaj obusformaj mamoj kaj ŝia cigaredfino, "Mon Papa" (mia paĉjo), la alkoholema maldelikatulo, kaj "Pauvre Môme" (kompatinda knabĉjo), lia eta knabo, kiu kliniĝas sub la batoj... Reiser, estas ankaŭ iu desegnarto, iu plumado neimitebla, kiun li plene inventis. Strekado, kiu aspektas maldetala sed trafas la ĉefon. Humoro kruela, senkompata, terure efika. Sed ankaŭ tiu unika fendo, preskaŭ Fitzgerald-eca, dank'al kiu Reiser fariĝas klarvidega akuzanto de la senkompata moderna mondo. Frenezan urbigadon, polucion, auxtomobilan tiranecon, cimojn de la seksa revolucio, delirojn de la amasindustrio, li ĉion vidis kaj antauxvidis. Hodiaŭaj ekologiistoj ne pli valoras ol tiu sovaĝa kaj spontana teoriisto de la suna energio.

Li naskiĝas en Loreno en 1941, lia patrino estas purigistino kaj lia patro nekonata. La familia legendo diras, ke li estas kontraŭstaranto, mortinta dum la milito; Reiser pli kredas esti filo de germana soldato; lin amuzigas esti filo de malamiko. Lia infaneco estas malfacila, soleca. Lerta en matematikoj, li antaŭvidas sin, kiel inĝeniero aux piloto. Revoj, kiuj rompiĝas kiam, dekkvinjaraĝe, li devas ĉesi studi por komenci labori. Li eniras la firmaon Nicolas, kiu vendas vinon, kiel kuriero. Kaj tre frue proponas al gazetoj siajn unuajn desegnaĵojn. Plu mallertajn, akademiajn, eĉ iom stultetajn. Ĉie oni rifuzas.

"Mi desegnas la plej-malbonon ĉar mi amas la belon."

Kaj deksepjaraĝe lin trafas la renkonto de lia vivo: Cavanna. Ĉi tiu malkovras manieron, spiriton en la mallertaj desegnaĵoj de la knabo, li fariĝas lia mentoro. Unu jaron poste, la duopo Cavanna-Bernier (alinome Professeur Choron) lanĉas Hara Kiri, la "stulta kaj malica gazeto"; Reiser enestos jam la unuan numeron. Dudekjaraĝe, li faligas siajn unuajn bomb-desegnaĵojn, kun trankvila krueleco. Jen li estas sur sia plej ŝatata kampo: socia desegno, pentrado de kutimoj, analitika, atakema. Reiser desegnas la Mouise (malfacileco, malriĉeco), el kiu li malrapide eliras. Lia moto: "Mi desegnas la plej-malbonon ĉar mi amas la belon".

Meze de la sepdekaj jaroj li vere eksplodos. Li kunlaboras en Pilote, La Gueule ouverte, Actuel... Iom post iom, li ekdesegnas por la grandaj gazetoj, sed ne rezignante pri io ajn. Por li estintus kiel morti. Tiom perforta, krudtranĉa ke somere 1978, post monatlonga livero de paĝoj, li estas forpelita de la gazeto le Monde kaj kondamnita pro "publikaj ofendoj al armeo" en 1979.

Naŭzsentonta anĝelo kaj vero kaptita dumkrime

Viro, virino

Se li fariĝas stelulo, ja estas iomete dank'al virinoj, al la magia kuneco kiun li estigadas kun ili. Fascinita de tio, kion ili rakontas, li donas al ili lokon, kiun ili neniam havis antaŭe en la virvira mondo de bildstrioj. Por siaj amikinoj, Reiser estas blonda anĝelo. Sed anĝelo nauxzsentonta. Nenia malbona gusto ĉe Reiser, ia fortego. Li observas kaj reagas je kio atakas lin. Sed sen idealigo, sen plendo, sen kompato. Reiser, estas dauxra krio. Pro sia klarvideco li estiĝas pli precize desegnisto de civilizo, de la grandaj kaj malgrandaj malkuraĝaĵoj de sia epoko.

"Kial oni ridas? Ĉar estas ĝuste tio, estas tro vera. Nenio aldonota". Kiel difinas lia biografo Jean-Marc Parisis: "La humoro de Reiser , estas vero kaptita dumkrime". Oni revas, pri kiel li rigardintus la hodiauxan nunaĵon. Sed dum tiom politike prava epoko, ĉu oni ankoraŭ aŭdacus aperigi iajn desegnaĵojn de Reiser? Baru, unu el la desegnistoj de la omaĝalbumo, ĉion resumas: "Li mortis antaux dudek jaroj, kiom ni fekenuas!"

Lorraine Avelle
Tradukis Emmanuel Villalta

Vidinda: "Reiser!" en Centre Pompidou, ĝis la 19a de januaro 2004, senpaga eniro.
Leginda: "Reiser", tre plena biografio fare de Jean-Marc Parisis, Grasset, 308 p., 19€ kaj "Reiser forever!", kunordigita de J-M. Parisis, omaĝo de 29 desegnistoj, Denoël Graphic, 75 p., 15€


Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro