Akcepto-paĝoLetero 1.9999 → Turismo, estonta kultivado?

Turismo, estonta kultivado?

Por la malriĉaj landoj, la turismo iĝis grava valut-fonto. En tia grado, ke iliaj socioj reorganiziĝas ĉirkaŭ tiu nova merkata objekto: la turisto. Jen manao, kiun ĉiuj ne profitas. Raportaĵo, en Sudameriko.

Aŭrore ekstarinte, ili pasigis plurajn horojn en la malantaŭa parto de baskulkamionoj sur malglata pado meze de la Perua kamparo. Ilian decidecon ekbreĉis nek la mateniĝa malvarmo, nek la 180 kilometroj inter Arequipa (ĉefa urbo de la sudo de Peruo) kaj la Colca kanjono. Dum tiu ĉi tuta maja mateno sur la plaza de Armas sonoradis la frapfrazoj de la Cayllominos, kiuj postulis interalie, ke finfine komenciĝu la konstruo de asfalta vojo liganta ilian urbeton Caylloma kun Arequipa.

Manifestaciantoj postulas parton de la turisma profito: 'La mono de l’Autocolca por Caylloma' (Fotografisto: Antoine Bayet)

Bloki la vojojn, ĉu perua specialaĵo? Ankaŭ Bolivio, kie la loĝantoj de El Alto, sur la altaĵoj de La Paz, scipovas paralizi la tutan landon malhelpante la aliron al la cefurbo, kaj Argentino, kie la piqueteros, senlaboruloj adeptoj de tiaj blokadoj, ekzistas ekde la jaroj 1990, spertas ĉi tiun formon de socia mobilizado.

Forgesitaj. Sed, se ili hodiaŭ manifestacias, kaj se ili poste ŝtopis la vojojn ĉirkaŭ Arequipa, estas ĉefe por rememorigi al la loka registaro ke ili ekzistas, kaj ke ankaŭ ili volas ĝui la fruktojn de la turismo. Luisa estas unu el ili, kaj laŭ ŝi "ne estas juste ke, en tiom riĉa provinco dank’ al turismo kaj metiarto, granda parto de la loĝantaro estas en situacio de ekstrema malriĉeco". Forgesita agrikulturo, eksmoda bredado, nun la turiston oni kultivas. Por viziti la kanjonon, kiu allogas preskaŭ 100 000 vizitantojn jare, ĉiu turisto devas pagi 6-dolaran enirrajtigilon al la instanco kiu regas la parkon, l’Autoridad autónoma del Colca (Autocolca), sed tiu ĉi ne lojale redistribuas. Por la Cayllominos, el kiuj du trionoj vivas sub la sojlo de malriĉeco, ekataki la lokan registaron estas maniero por denunci la korupton, parte responsan pri la situacio, tion confirmas policisto ĉi tie postenanta: "Vi scias, nia prezidanto Alejandro Toledo, lia populareco eĉ ne atingas 10%, ja estas kialoj..." Tial, por rikolti malgraŭ ĉio parton de la pli ol 1000 dolaroj, kiujn ĉiu turisto averaĝe elspezas dum sia restado en Peruo, iuj ne hezitas ĉerpi rekte ĉe la fonto, sen atendi la intervenon de la Ŝtato. Kaj jen tiel la tuta socio adaptiĝas.

Konvertado. Unu landlimon pli for, tiel faras Efraim. Kiel liaj fratoj plu nun, kiel lia patro antaŭ li, ĉiumatene aŭ preskaŭ, li ekiras sur la vojo, kiu ligas Potosí, koloniepoka urbo en suda Bolivio, kun la Cerro Rico, tri kilometrojn pli alten. Antaŭ kelkaj jarcentoj, povagone oni elprenis el la trafe nomata "Riĉa Monteto" la arĝenton kiu foriris al Eŭropo, dum nuntempe por serĉi stanon la ministoj plufosas la monton. Sed, se Efraim, la buŝon misformigitan de la kokafolioj, plu ŝoviĝas en la galerioj, per tute alia metalo li vivas: tiu de la turistaj moneroj. Kiuj pagas lin, eĉ sufiĉe bone, por tiu plonĝo en la koron de iu Germinal de la XXIa jarcento. Dum kelkaj horoj, per preskaŭ perfekta angla lingvo, li kunspertigos al ili la sorton de la proletar’ de l’ tero. Pri sia aliposteniĝo Efraim parolas kun rideto: "Mi ne tro scias kio alpelas vin tien, por rampi en tiuj galerioj, sed ĉar mi vivas dank’ al vi, mi evitas tro multe pridemandi min!"

Nek iu transnacia firmao pri energio, nek la bolivia ŝtato donas salajron al la ministoj de Potosí, kie la elfosada kosto de stano estas duoble aŭ trioble pli granda ol la monda kurzo. Organizitaj en kooperativoj, la 6000 ministoj fakte ekspluatas... sin mem, ricevante mizerajn salajrojn, el kiuj ili devas depreni la koston de la dinamito uzata por eksplodigi la ercajn vejnojn. Ilia vivespero ne superas 45 jarojn.

Alparolado. En Pisac (sudo de Peruo), ankaŭ Gloria tute intencas profiti la ondon de turistoj kiuj tie vizitas unu el la plej belaj inkaaj lokoj de la regiono. Sed, kontraŭe de Efraim, ŝi ne ŝanĝis siajn tradiciojn, male: ŝi substrekas ilin. La tradicia metiarto, jen ŝia merkatero. Kaj egalrajta, krome! Sur la sojlo de sia butiko, ŝi alparolas tiujn, kiujn ŝi rekonas kiel franclingvanojn, per franca lingvo, kiun ŝi laŭdire lernis "kun iu amanto". Per nekutimaj argumentoj, ĉar ŝin oni kredu, "franclingvanoj ne estas kiel la usonaj gringoj". Ŝi povas, kun ili, "paroli pri egalrajta komerco, tio interesas [ilin]!". Tion ŝi asertas: ĉio vendata en ŝia butiko estas "egalrajta". Kun ŝarĝitaj brakoj oni forlasas ŝin, ne sen ke lastan fojon ŝi petis de ni: "Ĉu vi promesas min ke vi skribos al via libro, tiu Guide du routard, por ke ili parolu pri mi?"

Kelkajn tagojn poste, malkovrante aliloke kaj por etaj prezoj la samajn ponĉojn kaj peruajn ĉapojn tute ne plu egalrajtajn, la iluzio estas for. Tamen malfacilas riproĉi kontraŭ ŝi: Gloria estas nur pli ruza ol aliaj por altiri al si la tiom deziratajn valutojn. Same por Efraim aŭ la Cayllominos de la Colca Kanjono, la turisto fariĝis ŝia baza nutrao. Sed ne ĉiuj sukcesas beki en la telero de la turista disvolviĝo.

Antoine Bayet
Tradukis Emmanuel Villalta

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro