Akcepto-paĝoDua numero → Republika Srpska

Republika Srpska

Post kelkaj semajnoj da raportado en eks-Jugoslavio, la fotografisto Aulne Boniface diskonigas tie ĉi kelkajn vidaĵojn de sia laboro.

Strebante paroli pri socio, estas anguloj, kiuj, laŭgrade, kiel oni ilin esploras, ofertas multe da materialo tiom pri la homo kiom pri la spaco, kiun li enloĝas. En Republika Srpska same kiel en la cetera Bosnio-Hercegovino, estas religio, estas politika organizado, estas edukado, estas familio kaj lerneja sistemo, estas Historio kaj historioj, estas kuirarto kaj alkoholaĵoj. Estas senlaboruloj, kiuj penas por konservi sian dignecon ŝajne enskribitan enfunde de etaj malplenaj glasoj. Estas deformitaj kutimoj de prostituado, estas timo de edziĝo, estas koloro de tapeto aŭ staturo de lupoj, kiuj supreniras la komercan ĉefstraton. Sed en fotografado la pravigoj ofte foriĝas fronte al la okazoj, sekve oni pravigas la okazojn, por ke la koheremo, kiu regas ĉe la homoj, ne tro turmentu onian spiriton. Tie ĉi, ne estis aparta angulo de celado sed malfermemo senĉese necesa en la cerbumado.

Kampara instruisto resumas la malfacilecon konstrui pacon novan kaj riĉan en lando, en kiu vivas 'neakordigeblaj popoloj' (Fotografisto: Aulne Boniface)

Ĉi-vintre en Nevesinje glacio kaj neĝo kovras la ĉirkaŭaĵojn. Grava milita bazo kaj centra urbo de malmilda kamparo, ĝia teritorio situas sur dezerta altebenaĵo je kelkaj kilometroj super Mostar. Post la milito, la islamanaj kaj ortodoksaj loĝantoj de ambaŭ urboj interŝanĝis siajn domojn, kelkfoje interkonsente, por ke ĉiu vivu en la komunumo por kiu li batalis aŭ por kiu li sin defendis. La milito estas finiĝinta sed ne forgesita, kaj oni ja sentas la forton, kiun la serba popolo ĉiunivele disvolvas por provi ekzisti kiel kulturo sufiĉe pura, dum ĝiaj profesoroj pri historio kaj ĝiaj socialistaj ĉefoj pensas, ke eniĝi Eŭropon estas la nura farendaĵo, kiu mankas al tiu lando. Kun tia volo ili tutkore kaj tutkorpe klopodas resti kunligataj kun tio, de kio ili pensas esti elŝiritaj de ĉiam, kaj kies pecojn ili sufere kaj fiere vidas trairi landlimojn kaj televidojn : ilia serba animo.

Aulne Boniface
Tradukis Guillaume Roussel
Komunumo kaj ortodoksismo: la popo, figuro de aŭtoritato, edziĝinta kaj patro de tri infanoj, montras, ke la vojoj de feliĉo, de moralo, de stabileco politika kaj familia estas kunligitaj (Fotografisto: Aulne Boniface)

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro