Giovanni Piras al ni prezentas unu el la temoj elektitaj de HADES por iri alrenkonte de la homoj kaj de iliaj mondoj. Laŭ la numeroj, de tradicioj al vivmanieroj, de politika iniciato al individua engaĝiĝo, de debato al raportaĵo, preciziĝos la konturoj pri rilato de la homoj al naturo.
En Parizo
Naturo? Jen koncepto tiom komuna, ke ties difinon oni forgesis. Kio estas naturo? La respondo estas des pli tikla, ke ĝi starigas la demandon pri la rilato de homo al naturo.
En iu senco, tiu demando ŝajnas tute precize decidita: homo estus nenio alia ol "evoluita"
besto. Kaj li ne havus originon ie alie ol, ĝuste, en la naturo, vidata kiel la kuno de la estuloj kaj de la aferoj de la universo. Sed ni ne haltu ĉe tiu difino.
Betono. Naturo? Kamparo, plantoj, bestoj, verdo, agrikulturo, grundo, pura aero... ne mankas la bildoj, kiuj reprezentas la ideon de naturo por okcidenta spirito. Sed oni ekrimarkas ke, por ilustri ĝin, almenaŭ en ĝia homa kaj okcidenta figuro, neniu vidos betonon, asfalton, komputilon aŭ harbroso. Ĉio ne estus naturo. Do, kio estas rezulto de homa interveno, tio ne plu ŝajnas esti konsiderata kiel parto de naturo. Kaj oni distingus artefaron el naturaĵo. Fine, oni vidas aperi difinon de naturo, kiu limiĝas, ĝuste, per kontraŭo de homo: naturo estus ĉio, kio ne estas homa.
Ĉu signifas, ke homo, "naturido"
, estus la kreinto de ĉio, kio ne estas naturo?
Sed kial, kiam birdo partoprenas en dissemado de vegeta specio, oni vidas tie naturan agon, dum, kiam homo agas kiel ĝi, oni perceptas tion kiel ne-naturan intervenon, artefaritan?
Kaj kial hodiaŭ naturo estas vidata kiel konservenda ekvilibro? En kio la homa ellasado de forcejefika gaso en atmosfero distingiĝus de la ellasado de metano far la bovoj? En kio la modernaj genaj manipuladoj distingiĝus de la selektado kaj de la hibridaĵoj, kiujn homo faras ĉe la plantoj kaj la bestaj specioj de jarmiloj?
Ĉu la homa specio transpasis limon? Ĉu homo, iom post iom, estus transpasinta la tolerlimon de naturo, kiu naskis lin, aŭ ĉu estas nur mens-ŝanĝiĝo?
Ĉu homo eliĝis el racio? (Aŭ ĉu ekologio estas okcidenta malsano?)
Kondutoj. Ne temos ĉi-tie respondi rekte tiun tiklan demandon: en praktiko, se la demando valoras sian stariĝon, neniu fondas sian konduton el la respondo de tiu demando.
Nu, kio animos tiun rubrikon, tio ĉefe estas la kondutoj de homo frunte al tio, kion li perceptas kiel esti naturo. Kio, flank-maniere, implicas prezenti la intuon, kiu servas kiel referenco ĉe tiuj kondutoj. Se estraro decidas instigi, ekzemple, energion kompare kun alia, tio induktas situigon en sia rilato al naturo. Same, unuopulo uzanta aŭ ne kontraŭinsektilojn faros tion kun ioma kohero kun sia "ideo"
de naturo.
Ĉu naturo kiel patrino kreinta homon? Aŭ patrino nutranta? Ĉu naturo kiel ilo por plenumi la (multnombrajn) homajn bezonojn? Ĉu naturo kiel materialo mastruminda (ĉiam pli)? Ĉu homo dependas de naturo aŭ ĉu li povas liberiĝi el ĝi? Tiom da teoriaj pridemandoj kiuj, same kiam ili nerekte orientas ies aŭ aliulajn kondutojn, influos niajn dosierojn.
Konflikto. Laŭ la teĥnika progresado, homo, kiu en la sama moviĝado ĉiam pli distingiĝadis el "sia naturo"
, devis mezuri la konsekvencojn de siaj agoj. Ĉi-tiuj ŝajnas difekti la praan ekvilibron de lia medio. Starigante la problemon de lia propra postvivado en tiu medio. Ĉi-tie estas naskiĝo de konflikto. Konflikto inter homo - liaj agoj - kaj lia medio. Ilia kunvivado ne plu estadas sen sekvaĵoj.
Almenaŭ en Okcidento, la disiĝo inter homo kaj naturo plenumiĝis. Sed oni certe ekrimarkos ke, en natur-protektado, pri sia propra estonto homo zorgas. Kaj jen, malantaŭ la zorgo (tiom "legitima"
en la moderna moralo) de natur-defendado, tiu ĉi estas denove konsiderata per homa mezurunuo en tio, kion ĝi reprezentas por la homa specio. Okcidenta homo, liberiĝante, foriĝante, devis plene mezuri sian rolon en la natura ciklo.
Kiel oni respondas tiun konflikton tra la mondo? Estas tio, pri kio ni provos raporti en tiu rubriko, laŭ la numeroj de HADES.
Pritraktante konkretajn erojn de la problemo, ni volos ĉirkaŭrigardi la kondutojn de homo kaj de la instucioj, kiuj reprezentas lin. Ĉirkaŭrigardo de la problemoj, kiuj estas starigitaj al li, de la manieroj alfronti ilin surterene, de la iniciatoj. Energi-mastrumado -nafto, nukleo, renovigeblaj energioj, neni-ŭatoj...-, de la transportado -amastransportiloj, aŭtomobiloj...-, la ruboj -laŭspecigado, pritraktado, reuzado, malpliigado...-, la naturmedia protektado estas kelkaj el la multnombraj temoj, kiujn ni pliprofundigos en la rubriko "homo kaj naturo"
.
"Tiu granda mondo, estas spegulo, kien ni rigardu por koni nin sub taŭga angulo."
Montaigne [Montenj] eldiris, inter aliaj, tiun belan frazon. Ni agu!
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."