Akcepto-paĝoLetero 1.99 → Ĉarpentista filozofio

Ĉarpentista filozofio

Mezurbendon en unu mano kaj segilon en la alia, sian vivon li prilaboras kiel lignopecon. Renkonto sur vorkejo sud-okcidente de Hungario kun Guillaume, paŝia ĉarpentisto.

En Siófok (Hungario)

"Ĉarpentado estas mi." Tia povus estis lia moto. Sur la vorkejo en Siófok, ne facilas haltigi Guillaume. Ĉiam moviĝanta, li ĉensegas lignopecon ie kaj starigas truson (ĉarpenton) tie. Eĉ kiam li ĉesas kuri por saluti nin, li perokule plu sekvas la vorkejon kaj ties agadon.

Por 23-jaraĝa Guillaume, ĉarpentado estas la historio pri lia tuta vivo. Historio ekinta antaŭ proksimume dudek jaroj en Strasburgo kun onklo ĉarpentisto, kiun li rigardas, per siaj infanaj okuloj, prilabori kaj transformi la lignon "kiel per magio".

"Mi ekdeziris fari kiel li. Fari ion el simpla lignopeco, la junulo konfidas. Mi do komencis uzante lian ilaron, malsovaĝigante la lignon." Li lernas iom post iom. Aferon post alia, li aŭskultas la konsilojn kaj aplikas ilin, obstine, ne malŝparante sian tempon. "Mi ne scias ĉion kaj neniam scios ĉion pri ĉio. Sed perdante tempon mi ne akiros la nesciaĵojn."

En Siófok. Sur la vorkejo, malfacilas proksimiĝi al li. Eĉ tagmanĝ-hore, lia rigardo senĉese aldirektas la prilaborataĵojn (Fotografisto: Dávid Hromada-Kishegyi)

Senpacienca. Li perdas eĉ ne unu sekundon, kaj ĉiu okazo bonas por plulerni. Sur la vorkejo, malfacilas proksimiĝi al li. Eĉ tagmanĝ-hore, dum li ekkonfidas sin, lia rigardo senĉese aldirektas la surtegmentajn prilaborataĵojn.

"Li senpaciencas, eble tie kuŝus lia difekto, se necesus trovi unu en li", ridetas Miklós, la estro, ĉe kiu li vivas dum unu jaro en Nagyvázsony, sud-okcidente de Hungario, kaj kiu jam de pluraj jaroj akceptas la junajn metilernantojn kaj laboristojn venantajn el interŝanĝ-programoj, interalie Leonardo. Estro cetere kontenta pri sia dungito, kaj eĉ admira. "Li lernis tre rapide. Ĉe la komenco ĉi tie, li jam efikis, eĉ kiam li komprenis ne ĉion, kion oni diris al li."

Lia avido scii, lia deziro fari mirindaĵojn el ligno cetere transformiĝis rapide al profesia inklino. 15-jaraĝe, li plurilatas kun ligno kiel ĉarpentisto ĉe la Kompanoj de la Devo. Li ekiras por malkovri Lille, Nancy, Bordeaux. Kaj oni proponas al li tuj fine de lia tria lernad-jaro foriri eksterlanden.

Memfido. Lia foriro al Hungario, li konfesas tion, estis granda salto en nekonataĵon. Sed tion li volis. "La orientaj landoj ne estas revigaj vojaĝo-celoj. Oni imagas al si, ke tie la vivo malfacilas. Sed pro tio mi elektis foriri tien for. Komence mi pensis pri Rusio aŭ pri Polio, sed tie ne estis postenoj. Nur Hungario serĉis varbotojn. Mi ekkuris." Hodiaŭ elvoki tiun foriron ekridigas lin. Sendube pro la ĝojo esti plenuminta tiun eksterordinaran veton miksita kun fido ĉiam pli granda en sia estonteco.

Li lernis la hungaran laŭ sia metodo: ĉiam iom post iom, sed ĉiam senpacience. Komence per la lingvo-kursoj proponitaj de la Kompanoj. La plejparton li akiros sur la vorkejo enskribante la novajn formulojn en libreton aŭ ankaŭ deĉifrante la teĥnikajn planojn, komparante la konatajn desegnaĵojn kun tute nekonataj vortoj. Li perfektigas la tuton distriĝante kun siaj novaj hungaraj amikoj. "Kial do vesperumi inter Francoj dum oni estas en Hungario?" Inter du traboj, ordonante almeton de ĉarpentoj, mezurante, la vortoj ŝprucas el lia buŝo per facileco tia, ke oni penus kredi, ke li estas Franco alveninta en la landon antaŭ apenaŭ unu jaro.

Hodiaŭ li bedaŭras nenion, kaj kiam li pensas pri la defio, kiun reprezentis la foriro, li ridetas kaj scias, ke li iros pli foren venontfoje. Amarigas lin en tiu April-fino nura afero: devigo forlasi la entreprenon kaj Hungarion. Eĉ se li jam scias, ke li revenos tien.

Miklós tute same bedaŭras. Li scias, ke li ne retrovos dungiton, kia li, kiu "scios uzi la malfacilaĵojn kiel atuton".

Dávid Hromada-Kishegyi
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro