Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 1)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

"Son cœur est un luth suspendu;
Sitôt qu'on le touche, il résonne."

De Béranger

Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto pri la melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio - sed je la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi - la nuran domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno - la mornajn murojn - la malplenajn okulaspektajn fenestrojn - kelkajn fetorajn kareksojn - kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj - kun nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto - la amara replonĝo en ĉiutagan vivadon - la malbelega forfalo de la vualo. Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro - senkompensa morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia premego de la imagpovo. Kio - mi paŭzis por primediti la temon - kio min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis mistero nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj, responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud la loĝejo kaj subenrigardis - sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol antaŭe - la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.

Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora regiono de la lando - letero de li - kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan korpan malsanon - mensan malsanon kiu lin premas - kaj pri sincera deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon, kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj multe pli - estis la ŝajna koreco kiu akompanis la peton - kiu malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre konsideris ege malkutima alvoko.

Mi rigardis la scenon antaŭ mi - la nuran domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno - la mornajn murojn...

Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi malmulte sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam ekscesa kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindediĉo al la komplikaĵoj, eble eĉ pli ol al la tradiciaj kaj facile rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaŭ la ege rimarkindan fakton ke la tigo de la Uŝera gento, kvankam ĝuante longtempajn honorojn, neniam fondis daŭran branĉon; alivorte, ke la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de jarcentoj, povintus trudi al la alia - estis tiu manko, eble, de akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al filo, de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en la kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo" - nomon ŝajnantan ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin uzanta, kaj la familion kaj la familian domon.

Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento - mia subenrigardado en la lageton - estis pliprofundigo de la unua malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida pligrandigo de mia superstiĉo - ĉar kial mi hezitu ĝin nomi tia? - utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa leĝo pri ĉiuj sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke, kiam denove mi levis la rigardon ĝis la domo mem, for de ties bildo en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio - fantazio tiel ridinda ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia ĉirkaŭejo - etoso havanta nenian rilaton kun la aero de la ĉielo, sed leviĝinta el la putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto - pesta kaj mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba.

Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur sonĝo, mi rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo kaŭzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin sternintis sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen nenia eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonaĵo; kaj ŝajnis esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj ŝtonoj. Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la ŝajnigan tutecon de malnova lignaĵo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita kelo sen difektiĝi pro la interrompa spirado de la ekstera aero. Krom tiu indikaĵo pri vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de kontrolanta observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton, kiu, etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis sin perdigi en la morozajn akvojn de la lageto.

Rimarkinte tiujn aspektaĵojn, mi rajdis trans mallongan digvojon ĝis la domo. Atendanta servanto ricevis mian ĉevalon kaj mi eniris la gotikan arkopasejon de la halo. Ŝtelpaŝa valeto kondukis min de tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj ĝis la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj mi jam parolis. Dum la objektoj min ĉirkaŭantaj - dum la ĉizaĵoj de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aŭ similaj al tiuj al kiuj mi jam alkutimiĝis ekde mia infaneco - dum mi malkuraĝis malagnoski kiom konata estas ĉio tio - tamen mi miris ekkonsciante kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj. Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Ĵetgeste nun la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaŭ sian mastron.

La ĉambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintigitaj kaj situis tiom for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi de interne. Malfortaj briletoj de ruĝigita lumo malfermis vojon tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis sufiĉe distingigi la plej elstarantajn objektojn de la ĉirkaŭejo; la rigardo penadis sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la ĉambro kaj la kaŝanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj drapaĵoj surpendis la murojn. La ĝenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva kaj ĉifona. Multaj libroj kaj muzikiloj ĉirkaŭkuŝis en sporada aranĝo, sed sen vigligi la scenon. Mi sentis min kvazaŭ enspiri etoson de malĝojo. Aspekto de severa, profunda kaj nereaĉetebla melankolio surpendis kaj trapenetris ĉion.

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro