Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 4)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Uŝero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj aŭ la okupadoj en kiuj li min aktivigis aŭ al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitiĝema kaj ege kolerema idealismo ĵetis sulfuran glaceon sur ĉion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversaĵon kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, ĉar mi tremegis sen konscii la kialon; - el la pentraĵoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas nun antaŭ mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco de siaj desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa estaĵo pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. Por mi almenaŭ - en la cirkonstancoj tiam min ĉirkaŭantaj - elleviĝis el la puraj abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron mi sentis eĉ ĝis nun starante en kontemplado antaŭ la agnoskite brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de Fuselio.

Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, partoprenantan malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi, kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentraĵo bildigis la internaĵon de ege longa kaj ortangula volbo aŭ tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj akcesoraj trajtoj de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi tiu elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendaĵo, kaj vidiĝis nenia torĉo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego de intensaj radioj transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en makabra kaj maldeca pompo.

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro