Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 9)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga ŝanĝiĝo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi en alfrontado al la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado. Lia kapo falintis sur sian bruston - sed mi certis ke li ne estas en la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de la okulo kiam mi ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis kun tiu pensado - ĉar li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun delikata tamen konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte pri ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene:

"Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako, pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la ĉarmo ĝin surkuŝanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe trans la arĝentan pavimon de la kastelo ĝis la muro kie pendis la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon, sed sin faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun grandega kaj sonorega bruaĉo."

Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn lipojn - kvazaŭ efektive en tiu momento latuna ŝildo falis peze sur arĝentan plankon - mi perceptis distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan, sed ŝajne dampitan reeĥadon. Entute maltrankviligite, mi stariĝis eksalte; sed la konstanta sinlulado de Uŝero daŭris seninterrompe. Mi alhastis la seĝon sur kiu li sidis. Lia rigardo estis fiksfleksita antaŭ li kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona rigideco. Sed, dum mi metis la manon sur lian ŝultron, forta tremego skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallaŭta, hasta, galimatia murmurado, kvazaŭ malkonsciante pri mia ĉeesto. Kliniĝante proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj vortoj.

"Malaŭdi ĝin? - tute kontraŭe, mi ja aŭdas ĝin kaj jam antaŭe ĝin aŭdis. De longaj - longaj - longaj - multaj minutoj, multaj horoj, multaj tagoj, mi aŭdas ĝin - tamen mi malkuraĝis - ho, kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas! - mankis al mi la kuraĝo - mankis la kuraĝo ekparoli! Ni entombigis ŝin viva! Ĉu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi nun diru al vi ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn moviĝojn en la kava ĉerko. Mi aŭdis ilin - antaŭ multaj, multaj tagoj - tamen mankis al mi la kuraĝo - mankis la kuraĝo ekparoli! Kaj nun - hodiaŭnokte - Etelredo - ho! ho! - la rompo de la pordo de la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la ŝildo! - ni diru, anstataŭe, la frakaso de ŝia ĉerko kaj la grincado de la feraj ĉarniroj de la karcero kaj ŝiaj baraktoj interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi forrapidu? Ĉu baldaŭege ŝi ne aperos ĉi tie? Ĉu ŝi ne hastas por riproĉi min pri mia senkonsiderado? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn paŝojn sur la ŝtuparo? - Ĉu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran batadon de ŝia koro? Frenezulo!" Ĉi tie li saltstariĝis furioze, elkriegante siajn silabojn, kvazaŭ en la strebado li rezignus sian animon. "Frenezulo! Mi diras al vi ke ŝi nun staras aliflankke al la pordo!"

Kvazaŭ en la preterhoma energio de lia eldiro eltroviĝis la potenco de iu sorĉo - la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo - sed tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro de Damo Madelino de Uŝero. Estis sango sur ŝiaj blankaj roboj kaj la indicoj de kruela luktado sur ĉiu haŭtero de ŝia marasmigita framo. Dum momento ŝi restis tremante kaj ŝanceliĝante de flanko al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallaŭta ĝemanta krio, enfalis pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la teruroj kiujn li antaŭtimis.

El tiu ĉambro kaj el tiu domego mi fuĝis konsternigite. La ŝtormo daŭre agis kun sia tuta furiozo dum mi min trovis transiranta la malnovan digvojon. Subite pafiris laŭ la vojo sovaĝa lumo kaj mi turniĝis por vidi de kie devenis tiel malkutima brilego; ĉar restis malantaŭ mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis el plena, subiĝanta, sangoruĝa luno kiu nun scintilis klarege tra tiu antaŭe apenaŭ videbla fendiĝo kiu, laŭ mia pli frua priskribo, etendiĝis ekde la tegmento de la konstruaĵo, en zigzaga direkto, ĝis ties bazo. Dum mi spektadis, tiu fendiĝo plilarĝiĝis rapidege - sentiĝis feroca ekspiro de la kirlvento - la tuta orbo de la satelito aperis subite antaŭ mia rigardo - mia cerbo ŝanceliĝis dum mi vidis disiĝi hastege la potencajn murojn - aŭdiĝis longa tumulta kriegado kvazaŭ la sono de mil akvoj - kaj la profunda kaj mucida lageto ĉe miaj piedoj fermiĝis moroze kaj silente sur la eroj de Uŝero-Domo."

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro