Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 2)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Je mia eniro, Uŝero stariĝis el sofo sur kiu li kuŝis plenlonge kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laŭ mia unua takso, iom troigitan afablecon - la retenitan agon de enuigita mondcivitano. Ekrigardeto tamen sur lian vizaĝon min konvinkis pri lia nepra sincereco. Ni sidiĝis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive, neniam antaŭe viro tiom multe ŝanĝiĝis en tiom mallonga periodo kiom Roderiko Uŝero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala estaĵo sidanta antaŭ mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la karaktero de lia vizaĝo estintis en ĉiuj momentoj rimarkinda. Kadavera haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaĵaj, preterkompare lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan kurbiĝon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun larĝeco de spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono, indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio; hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun preterkutima etendiĝo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis vizaĝon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis elmontri, vidiĝis tioma ŝanĝiĝo ke mi malcertis al kiu mi parolis. La nun makabra paleco de la haŭto, kaj la nun mirakla heleco de la okuloj, antaŭ ĉio surprizis kaj eĉ mirigis min. Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum, en sia sovaĝa filandra teksturo, ĝi ne falis, sed ŝvebis ĉirkaŭ la vizaĝo, mi malscipovis, eĉ strebegante, rilatigi tiun arabeskan mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.

En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco, ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas el sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman trepidadon - troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaŭ memoraĵoj pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca kaj paŭta. Lia voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco de energia precizado - tiu abrupta, peza, senurĝa, kavernsona eldirmaniero - tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe la perdita ebriulo aŭ la malrevalorigebla opimanĝanto, dum la periodoj de lia plej intensa ekscitiĝo.

Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li. Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico pri kiu li malesperas malkovri solvon - simpla nervoza kondiĉo, li aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. Tio sin elmontris en arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj la ĝenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn havantajn specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj; torturis liajn okulojn eĉ la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je hororo.

De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi pereos," li diris, "devige mi pereos en tiu lamentinda frenezio. Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdiĝos. Mi timegas la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremegas antaŭ la penso pri iu ajn okazontaĵo, eĉ la plej sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom rilate al ties nepra rezulto - teruro. En tiu senkuraĝa - en tiu bedaŭrinda stato - mi pensas ke baldaŭ aŭ post baldaŭ alvenos la periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: timo."

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro