Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 7)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla ŝanĝiĝo agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aŭ forgesis. Li vagiradis de ĉambro al ĉambro kun hasta, malkonstanta kaj sencela paŝo. La paleco de lia vizaĝo alprenis, se tiaĵo eblas, pli makabran koloron - sed la lumeco de liaj okuloj nepre estingiĝintis. La antaŭe malofta raŭketeco de lia voĉo ne plu aŭdiĝis; kaj tremega vibradeto, kvazaŭ kaŭzite de nepra teruro, karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive, kiam mi pensis ke lia senĉese agitata menso baraktas sub la pezo de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la bezonatan kuraĝon. Alifoje mi devis konkludi ke ĉio nur fontas el la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, ĉar mi vidis lin spektadi malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaŭ aŭskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondiĉo min teruris - min infektis. Mi sentis supervenketi min, ŝtelpaŝe sed konstantaritme, la sovaĝajn influojn de liaj personaj fantaziaj tamen imponegaj superstiĉoj.

Estis precipe, kiam mi enlitiĝis malfruhore en la nokto de la sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis alproksimiĝi mian liton - dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutaĵo de tio kion mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de la ĉambro - la malhelaj kaj ĉifonigitaj drapaĵoj kiuj, torture ekvigligite far la spirado de leviĝanta ŝtormo, ŝanceliĝis maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian koron mem sidiĝis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege fiksrigardante la intensan malhelon de la ĉambro, aŭskultis - mi malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis - kelkajn mallaŭtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la paŭzoj de la ŝtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, ĵethaste mi vestiĝis (ĉar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj strebis min eligi el la lamentinda kondiĉo en kiun mi falintis, per rapida ĉirkaŭpromenado, tien kaj reen , en la ĉambraro.

Mi plenumis nur kelkajn ĉirkaŭiradojn en tiu maniero kiam malpeza paŝsono sur najbara ŝtuparo min atentigis. Baldaŭ mi ĝin rekonis kiel tiun de Uŝero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata tuŝo, ĉe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizaĝo estis, kiel kutime, kadavre pala - sed aldone enestis lian rigardon speco de freneza ĝojego - en lia tuta konduto vidiĝis speco de verŝajne retenita histerio. Lia maniero min konsternegis - sed io ajn prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj mi eĉ antaŭĝuis lian kuneston kiel konsolon.

"Kaj ĉu vi ĝin ne vidis?", li diris abrupte, ĉirkaŭrigardinte fikse en silento dum kelkaj momentoj - "ĉu tial vi ne vidis ĝin? - nu, atendu! ĝin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj ĵetgeste malfermis ĝin libere antaŭ la ŝtormo.

La impeta kolerego de la eniranta vento preskaŭ nin levis de sur la piedoj. Temis, efektive, pri ŝtorma tamen severe bela nokto, nokto sovaĝe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Verŝajne kirlventego kunamasigintis sian potencon en nia ĉirkaŭejo; ĉar okazis oftaj kaj fortegaj ŝanĝiĝoj de la blovdirekto de la vento; kaj la preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan viglecon je kiuj ili flugis de ĉiuj punktoj unuj kontraŭ la aliajn, sen foriri en la distancon. Mi diras ke eĉ ilia preterkutima denseco ne malhelpis nin percepti tion - tamen ni ĝuis nenian ekvidon pri la luno aŭ la steloj - nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone al ĉiuj surteraj objektoj nin proksime ĉirkaŭantaj, ardis en la kontraŭnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa elspiraĵo kiu ĉirkaŭpendis kaj vualis la domegon.

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro