Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 3)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato. Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al la domo kiun li enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris - pro influo kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj por ke mi ilin ripetu ĉi-tie - influo efektivigita sur lian spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego - efekto kiun la fizika aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al la spirito de lia ekzisto.

Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura kaj ege pli palpebla fonto - de la severa kaj longe daŭranta malsano - efektive de la verŝajne okazonta dissiĝo - de tenere amata fratino - lia sola kunestanto dum longaj jaroj - lia lasta kaj sola parenco en la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la malfortan) la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis, Damo Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide foran parton de la ĉambro kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi rigardis ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego - tamen mi malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn paŝojn. Kiam iu pordo fermiĝis finfine post ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide la vizaĝon de la frato - sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la marasmaj fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun ŝi kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno ĉe la domo, ŝi cedis (kiel ŝia frato min informis en la nokto kun nedirebla maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis ke la ekvido ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta kiun mi ĝuos - ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne plu vidos.

Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero nek mi; kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aŭ mi aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝajn improvizadojn de lia parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito, des pli amare mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro, elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la fizika universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo.

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro