Akcepto-paĝoLetero 1.999 → Laŭspeca pluvivado

Laŭspeca pluvivado

En Brazilo, la catadores perlaboras dank’ al la domaj defalaĵoj de siaj samtempanoj. Luktante por pluvivi kaj por sia loko en la civito. Ilia nura ĉeesto montras, kiom tiu lando estas nejusta kaj neegala.

Ĉu "la mizero premadus malpli sub la sun’"? Waldir, ŝajne sesdek-jara delonge, rub-kolektisto en Sao Paŭlo, ne rekantus tiun refrenon.

Rub-kolektisto vivas per la defalaĵoj de siaj samepokanoj. Traserĉante ekde la tagiĝo la stratojn de la grandaj brazilaj urbocentroj, jungata ĉe carroça (ĉareto kun timonetoj), li rekuperas la rubojn por laŭspecigi ilin poste, kaj revendi popeze la diversajn recikleblajn materialojn (papero, vitro, metaloj...) al entreprenoj de retraktado. Iuj elventrigas la rubujojn malsupre de la domegoj, aliaj aranĝis "partnerumadojn" kun oficejoj, gastejoj, hoteloj, sindikoj...

Jungataj ĉe sia «carroça», la rub-kolektistoj suferas sub la seninteresiĝa rigardo de siaj samtempanoj. (Fotografisto: Hugo Dizazzo)

La rub-kolektistoj revendas gazetan paperon po 0,06 realoj por kilogramo, koloran vitron, la plej oftan, po 0,10 realo, aluminiajn trinkaĵ-skatolojn, pri kiuj multe disvolviĝis konkurenco, po 3 realoj, kaj kupro, la oro de la catador, po 6,30 realoj (1 realo valoras ĉirkaŭ 0,30 eŭro).

Kooperativo. Iuj laboras sole dum aliaj ariĝis en kooperativoj cele pli bone defendi siajn sociajn kaj ekonomiajn rajtojn. Ĉe sia, Waldir profitas strukturon, al kiu li pagas parton de ĝia funkciado je 10 elcentoj de siaj magraj enspezoj (ĉirkaŭ po 600 realoj [170 eŭroj] monate). La komunaj elspezoj (elektro, akvo, diversaĵoj, luado...) estas mutualigitaj, sed ĉiu gajnas laŭ sia produktokvanto.

La kolekto de Waldir normale estas organizita laŭ fiksa itinero. Sed la konkurenco kaj la konstanta malpliiĝo de la materialaj prezoj devigas lin iri ĉiam pli foren por serĉi sian krudan materialon. Post sia rondiro, li revenas kooperativen, kie li disponas personan ejon por deponi la plukitajn sakojn kaj laŭspecigi. Lia filo foje venas, kontraŭvole, por partopreni la faradon.

Se li havas ŝancon, la kolektisto laboras kun "provizantoj", kiuj faras unuan selekton ĉe la fonto (ĉiu sako enhavos nur unu materialan specon). Se ne, li kolektos sakojn, en kiuj ĉio estas miksita, malpurigita.

Ŝvebas en la kooperativa ejo terura odoro de rub-deponejo, kaj la plimulto de la kolektistoj laboras en priplorindaj kondiĉoj higienaj kaj sekurecaj (pritraktado de hospitalaj defalaĵoj, uzita necesej-papero, rompita vitro...) Surhavi gantojn malpliigas la ritmon, kaj ĉiel montriĝas tro koste.

Ankoraŭ multe da kolektistoj laboras memstare: la kondiĉo mem de tiuj homoj kumulantaj la handikapojn (malriĉeco, analfabeteco, misloĝado...) malfaciligas ĉian kolektivan laboradon. Kaj la belaj ideoj, laŭ kiuj la malriĉeco naskas la solidarecon, estas eluzitaj kliŝoj: por la kolektistoj, la mondo estas ĝangalo, kaj apriore estas ĉiu por si.

Disponanta nekredeblajn naturajn fontojn sur siaj 8,5 milionoj da kvadrataj kilometroj, Brazilo, 14a monda MEP, tamen registras unu el la plej altaj mortemoj per pafiloj en la mondo (pli ol 550 000 mortintoj inter 1979 kaj 2003). En tiu respublika federacio kun 180 milionoj da loĝantoj vivas pli ol 50 milionoj da personoj sub la malriĉo-sojlo. Vivekspekto tie estas 68 jaroj kaj 24 milionoj da personoj pli aĝaj ol 5 jaroj estas oficiale analfabetoj.

Paradokso. Fine, krom la materialaj malfacilaĵoj, Waldir kaj ties kolegoj suferas pri la manko de valorigo de sia socia funkcio en la civito. Neniu agnosko el la aŭtoritatularo, malestimo aŭ seninteresiĝo en la rigardo de la aliaj kunloĝantoj. Ĉar la ĉeesto de la kolektistoj sur la stratoj de Sao Paŭlo montras ne nur la mankojn de la publikaj staboj pri deprenado kaj selektado de la domaj defalaĵoj, sed ankaŭ la fiaskon de socio, kiu ne sukcesas provizi ĉiujn per vivrimedoj. Tie kuŝas ambaŭ flankoj de la situacio: la kolektistoj provizore solvas la mankojn de la publikaj potencoj, sed se la estraroj plenumus siajn devojn, ili estus senigitaj je sia nura enspez-fonto. Kaj paradokse, malgraŭ sia socia utileco, la kolektistojn trafas la ĉagrenado far la komunumoj, kiuj klopodas per ĉiuj rimedoj meti ilin for de la stratoj. Ie malpermeso de la ĉaretoj por ne malhelpi la veturilan trafikon, tie minaco de forpelado el la ejo de kooperativo pro pseŭdaj incendiaj riskoj...

Tamen, tiel agante, la potenco ludas necertan partion: se la kolektistoj malaperus, ties socia kosto por la kolektivumo estus ja pli granda, kaj ĝi ankaŭ devus plenumi la taskojn, kiujn Waldir kaj ties kolegoj prenis sur sin senpage.

Hugo Dizazzo
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro