Akcepto-paĝo → La lingva angulo → La Internacio

La Internacio

Refreno:
Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'!

Leviĝu, en mizer' dronanta,
Sklavar' malsata de la ter'!
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l' liber'.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament' de l' tirani'
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj, ĉio estu ni!

Ne la cezar', nek dia volo
La savon portos de l' tiran',
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man'.
Por ke pereŭ la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit'.
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit'.

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci' ;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani'.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar'
Neniu estas rajt' sen devo,
Nek iu devo sen rajtar'.

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar' kaj rel'
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel'.
En kas' konservis la friponoj
Produktojn niajn de l' labor',
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

Estrar' nin trompis artifike,
Por ni do pac' ! por ĝi milit' !
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l' vicojn sen hezit'.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni,
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi'.

Nur ni laborarmeaj eroj
De l' urboj kaj de la kampar',
Posedas rajton pri la tero !
Vi iru for, parazitar' !
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel'.

Tradukis J. Zilberfarb

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro