Akcepto-paĝoLetero 1.9 → Kultura diverseco

Plureco da kulturoj, diverseco da vidpunktoj

Diru al Inuito la vorton "naturo" kaj li rakontos al vi siajn ĉasojn. Diru al Novjorkano la vorton "naturo" kaj, ĉe siaj ekzotaj verdaj plantoj, li elvokos la genetike modifitajn organismojn kaj ilian kontraŭon, la ekologian agrikulturon, dum lia najbaro rakontos al vi la tagon, kiam la traktoro de lia patro, kamplaboristo en Oklahoma, mortis ĝuste dum grenrikolto. Diru al HADES tiun ĉi saman vorton kaj ni parolos al vi pri tiuj malsamaj konceptoj kaj ankaŭ pri multaj aliaj. Fakte, ĉiu grupo aŭ gento de nia bona maljuna homaro disvolvis sian propran pens- kaj ag- manieron. Pensi pri la naturo aŭ agi sur ĝin, labori, politike aŭ ekonomie ekagi, sin imagi... nenio fariĝas aŭ konceptiĝas same, pro la tiom abundaj kulturoj kaj valorsistemoj.

Nia juna revuo, HADES, celas ilustri tiun multecon da kulturoj kaj vidpunktoj, ekzamenante la rilatojn de la homo kun ties ĉefaj ĉirkaŭaĵoj : naturo, laboro, povo, ekonomia mondo aŭ individuo mem. Revenadanta demando travagos niajn paĝojn, nome kiel ni homoj estas ligitaj al tiuj mondoj ĉirkaŭ ni, depende de tio, ĉu ni najbaras la nordajn glacimontojn, skrapas la plumban ĉielon de internacia metropolo aŭ kribras la sablon de la Saharaj dunaroj.

Tiu ĉi Letero de HADES, mallonga kelkpaĝa eldonaĵo, donos al vi antaŭguston de la venontaj nun preparataj numeroj de HADES. Ĝi donos al vi ankaŭ -esperas ni- la deziron akompani nin en tiu ĉi aventuro, al la malkovro de la homa kaj popola diverseco.

Bonvenon en HADES, revuo de la diverseco esprimata en unueco, unueco de internacia komuna lingvo, ponto al ĉia kulturo : Esperanto.

Guillaume Roussel
Tradukis Emmanuel Villalta

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro