Akcepto-paĝoUnua numero → Eŭropa sperto

La EMS, Eŭropa sperto

Eksterlanda restado aŭ staĝo, sperto trans la limoj estas alte taksata en kariertabelo. Malkovro de Eŭropo aŭ de aliuloj, lernado de lingvoj kaj de la ensocia vivo, la Eŭropa Memvola Servo estas unu el la lernejoj pri Eŭropa identeco. Reporteraĵo en la instituto Hartheim de Linz kun junaj Eŭropanoj.

La estonto ne plu apartenas al tiuj, kiuj frue ellitiĝas, sed prefere al tiuj, kiuj frue foriras... kaj malproksimen. Vivi eksterlande, malkovri fremdan lingvon, malsaman kulturon kaj tie lerni novan vivmodon tiom, kiom novajn labormetodojn, estas multe pli instrue. Hodiaŭ nepre necesa, krom deviga, la eksterlanda sperto prezentiĝas laux pluraj formoj : staĝoj, metilernadaj kontraktoj, interŝanĝoj "Erasmus", sed ankaŭ laŭ formo de memvola engaĝiĝo. La Eŭropa Memvola Servo (EMS) estas unu el tiuj manieroj lerni Euŭropon.

Grichini [Griŝini], juna 24-jaraĝa francino, studis kontotenadon. Tute ne pasiata de oficeja etoso, ŝiaj deziroj estas aliaj antaŭ ol malkovri EMS. "Mi deziris homajn kontaktojn, fari metion, en kiu oni vidas homojn, ŝi memoras. Plie, mi deziris lerni alian lingvon ol la anglan." Ŝi serĉas kaj decidiĝas. Estos la germana kaj Linz, en Aŭstrio.

Linz, kvieta urbeto 200 kilometrojn nordoriente de Vieno, proksime al Alpoj, havas edukejon por handikapuloj. Dekkvino da eŭropaj memvarbitoj tie laboras. En tualetado, en kursoj pri legado kaj pri artaj faradoj, ili zorgaŭskultas la handikapulojn. Provizante dudek ĝis tridek laborhorojn semajne, ili interkonsentas pri la horaroj. Ili ne estas pagataj, sed nutrataj, enloĝataj, kun vestaĵoj lavataj kaj ricevas 350 € da poŝmono monate. "350 €, ja sufiĉas. Krome, oni ne bezonas elspezi, konsiderante, ke oni havas ĉion ĉi tie", ĝojas Anne-Sophie [ansofi], juna 19-jaraĝa franca memvarbitino.

"Eksterordinara sperto"

Plejparte junaj Eŭropanoj aŭ anoj de aniĝontaj landoj, ili feliĉas esti ĉi tie kaj opinias travivi "eksterordinaran sperton", kiun ili interŝanĝus kontraŭ nenio en la mondo. Germanoj, grekoj, francoj, hungaroj kaj eĉ egiptoj aŭ palestinanoj, ili senĉese rakontas sian sperton. "Kiam oni alvenas, ne facilas komuniki, oni do elturniĝas, oni parolas per la manoj, rakontas Zsofia [Sofia], 25-jaraĝa hungarino. Sed oni laŭgrade lernas per la laboro kaj la kursoj." Memkompreneble en Aŭstrio, oni ĉi tie parolas plejofte en la germana. La EMS provizas la lingvokursojn kaj la laborsemajno estas plenumata en la germana, kio ne malebligas iom malrespekti la regularon kaj lerni vortojn el la lingvoj de la kunuloj.

Interesiĝi pri la aliaj

Ahmed, la ĉikunulara egipto, malmulte parolas kaj havas ridantajn okulojn. Ne ĉar li havas nenion por diri, sed li ja ŝatas aŭskulti tion, kion la homoj havas por diri. Tio interesas lin. Tie kuŝas la tuta sekreto de la programo, interesiĝi pri la aliaj.

Oficiale naskiĝinta en 1998, la EMS celas kuraĝigi la eŭropajn partneradojn kaj la disvolviĝon de senprofitaj agadoj, kiaj porinfana animado, helpado al homoj en malfacileco, sed ankaŭ antaŭgardado de la medio kaj eĉ filantropio. Ĉio ĉi dume proponas al junuloj inter 18- kaj 25-jaraĝaj eblon gustumi Eŭropan travivadon en lando de la Unuiĝo, lerni lingvon kaj pli bone pretiĝi por profesia aktivado pli forte memresponsuliĝante. La sistemo estas sufiĉe bone polurita kaj la junulo bone ĉirkaŭata. Forir-servo administras la preparadon kaj la foriron, dum la akceptoservo prizorgas la alvenon kaj la restadon. Surloke la memvarbitoj havas zorganton.

En Linz, estas Imre Benedics. "Estas ĉies paĉjo nia" la memvarbitoj unuvoĉe ekdiras. Amuzanta kaj amuzata, li helpas al ili por la ĉiutagaĵoj kaj ankaŭ zorgaŭskultas ilin. Pro la komplikaj proceduroj, Hamsa atendis sian vizon dum du jaroj. Sed Imre batalegis, por ke li povu veni.

Senscie elekti metion

Anne-Sophie estas pragmata. Ŝi ne komprenas la eduk-sistemon. "Oni petas de vi studi kaj elekti VIAN metion. Sed se vi provis nenion, kiel vi povas scii, kio plaĉos al vi aŭ ne?" Jen la rezulto: ŝi venis al Linz por ricevi "praktikan" sperton antaŭ ol rekomenci pli "teorian" studadon. Se ŝi elektis la EMS en Aŭstrio, ankaŭ por lerni la germanan tio estas, ĉar ŝia familio estas svisdevena. "Ili ofte parolas germane kaj malfacilas kompreni por mi." 23-jaraĝa, Maria, la greka pentristino, ĵus finstudis kaj konsideras, ke "Eŭropo estas eksterordinara kontinento, ĉar en tiom malmulte da spaco oni trovas tiom da diversajn kulturojn."

Imre Benedics

"Kaj kial ne politiko ?"

Foje kuiras Hamsa por "sia tuta familieto" pladojn el sia hejmo, kompreneble. Li estis en hotelista lernejo antaŭ sia EMS. Li ŝatas zorgi pri la homoj kaj volus pluiri en tiun vojon. "Kaj kial ne ekpolitikumi, li diras, por iom ŝanĝi la aferojn." Vivi kun liaj amikoj de Linz donis al li iom pli da fidon por la estonto. Sperto farita per multe da amikeco, da interkompreniĝo kaj da solidareco. "Ahmed kaj Hamsa antaŭ nelonge observis Ramadanon. Ne facilas fasti, kiam oni laboras, kiel ili faras, Imre Benedics rimarkigas. Sed ĉiuj ĉirkaŭis ilin por subteni ilin. Ili estas kiel gefratoj." Jen fratec-spontaneaĵo, kiu ankoraŭ longe impresos Maria. "Kiam mi alvenis, neniu konis min, sed oni frenez-festegis mian naskiĝtagon."

Bedaŭrinde, la EMS daŭras nur ses monatojn aŭ unu jaron. Neniu el tiuj du periodoj estas rekomencebla, kaj ili scias tion. Sed la eksuloj plejparte estas daŭre en kontakto per leteroj kaj interreto, kaj la okazo por Maria havi "naskiĝtagan frenez-festegon" certe reprezentiĝos.

El nia speciala sendito, Dávid Kishegyi

La informoj pri la Eŭropa Memvola Servo estas haveblaj ĉe la retpaĝaro de INJEP: www.injep.fr (nur france) aŭ per telefono ĉe la numero +33 1 39 17 27 51 (nur france) ĉe Mme Maryvonne Lebloas.


Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro