Akcepto-paĝo → Multlingvaj tekstoj → Uŝero-Domo

La falo de la Uŝero-Domo (Parto 5)

Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj efektoj de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj etendoj al kiuj li sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda facileco de liaj improvizadoj maleksplikeblis. Ili fontis, verŝajne, kaj en la notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte li sin akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj mensaj sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, observeblajn, laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita ekscitiĝo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras. Ĝi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li ĝin havigis al mi, ĉar en la suba aŭ mistika fluo de ties signifo mi kredis percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne laŭvorte, jene:

En la plej verda el niaj valoj,
De bonaj anĝeloj enloĝata,
Foje bela kaj eleganta palaco -
Radianta palaco - levis la kapon.
En la dominio de monarko Penso -
Ĝi staris tie!
Neniam serafo etendis flugilon
Super teksaĵo eĉ duone tiel bela.

Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis;
(Tio - ĉio tio - okazis en la antikva
Tempo de multantaŭaj tagoj)
Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis,
En tiu dolĉa tiamo,
Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala,
Foriris estiĝinte flugilhava odoro.

Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo
Tra du brillumaj fenestroj vidis
Spiritojn moviĝantajn muzike
Laŭ bone agordita liutleĝo,
Ĉirkaŭ trono, kie sidante
(Nova Porfirio!)
En majesteco konforma kun lia gloro,
Videblis la estro de la regno.

Kaj tute perl- kaj rubenbrila
Estis la bela palacopordego,
Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
Kaj senĉese scintilante,
Eĥoaro kies sola plaĉa
Tasko estis laŭdkanti,
En voĉoj de supera beleco,
La spriton kaj la saĝecon de sia rego.

Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo,
Atakis la altan bienon de la monarko;
(Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno
Tagiĝos super li, ĉagrenito!)
Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro
Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris
Estas nur malhele memorita legendo
Pri enterigitaj tempoj.

Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo,
Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas
Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie
Laŭ disonanca melodio;
Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero,
Tra la pala pordego,
Malbelega estaĵaro elhastas senĉese,
Kaj ridas - sed ne plu ridetas.

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Aliaj partoj: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro