Por multaj homoj, Kristnasko signifas familiajn kuniĝojn ĉirkaŭ la abio. Ne ĉiuj samopinias. Pro ekzamenoj aŭ tro kostaj aviadil-biletoj, kelkaj studentoj pasigos Kristnaskon for de siaj familioj, en la universitata domaro. Rakonto pri Kristnasko en la fakultatoj far la studentoj.
Krisnasko, tio ne estas donaco por ĉiuj. En Francio, centoj, eble miloj da studentoj pasigos, ĉijare denove, la (jarfinajn) festojn for de siaj familioj. Tro longa aŭ tro kosta vojaĝo, praktikaj problemoj ligitaj al la preparado por la ekzamenoj: la obstakloj antaŭ tiuj festaj rekuniĝoj ne mankas – por la eksterlandanoj, interalie – kiam ne temas pri libervola elekto.
Tiun ĉi kazon, ja maloftan, Audrey bone konas kaj remaĉas la demandon en la fumaj spiralaĵoj de teo, sidante en fundo de trinkejeto de Montmartre, for de la Sorbonne, kie ŝi ŝvit-studas super sia modern-beletra licencio. Ŝi volis, ke oni modifu ŝian propran nomon, rifuzis ĉian foton... Pro tio: "Mi konfliktas kun miaj gepatroj, kiuj instaliĝis en sudan Francion. Ili ne akceptas mian koramikon. Do, ĉijare, estos li mia donaco, mia Kristnaska Viro, mia familio."
Ŝi dolore ridetas, relevas brunan meĉon, kiu tiklis ŝian knabinan vizaĝeton. Estos feliĉo, certe, la 24an de Decembro, en ŝia Pariza loĝejeto. Sed ankaŭ, ni vetu tion, postgusto de larmoj en la festeneto, kiun ŝi promesis al si prepari, tiom for de la kuirartaj prodaĵoj de sia panjo.
Tute alia kadro: la Pariza Internacia Universitata Domaro. Bela Babelo de la 14a distrikto, kie interkruciĝas, babilas kaj parolaĉas mil studantaj formigrintoj.
En tiu ĉirkaŭplaneda interkruciĝado, kiu organiziĝas ĉirkaŭ "hejmoj"
(Argentino, Usono, Kubo, ktp.), kiel ne ekvidi tiun junan knabinon kuntiriĝintan sur la ŝtupoj al la poŝtoficejo de la PIUD? Ŝi nomiĝas Claudia. Ŝi estas kolombianino kaj ŝi suferas malvarmon. Ne nur tiu Pariza klimato eksplikas tiun ion, kiu, en ŝiaj okuloj, dolorigas, kiel diris Berger, Michel, kiam li volis "kanti por tiuj, kiuj estas for de sia hejmo"
. Ne maltrafa, la popa kanzoneto, finfine.
Claudia rakontas, ŝanceliĝe: "De ses monatoj mi estas en Francio. Mi ne povas reiri kun mia familio... Nek Kristnaske, nek Novjare. La aviadil-bileto kostas 900 eŭrojn. Mi ne havas sufiĉe da monrimedoj... Tio estas la unua fojo..."
Kaj ŝi memoras, amara, la dudekon da jaroj, kiuj antaŭis ŝian Parizan ekzilon, "la onklinojn, la gefratojn, miajn gepatrojn kunvenintajn."
Ĉu eble ŝi antaŭvidis ion en Parizo? "Ne. Mi ne havas multajn amikojn... Mi sentas min tre sola. Vi scias, ĉi tie, la homoj estas iom... malvarmaj."
Kaj sekvas rideto. Tiu de Lavinia, gaja rumanino, "ekstera delegitino de la Komitatoj de enloĝantoj"
, kiu, en la ĉefhalo de la Domaro, aktiviĝas malantaŭ budo de memoraĵoj. Unu el ŝiaj agad-amikoj, nigrulo, humurplene elmontras Kristnaskviran ĉapon. "Ni organizas en la Domo Deutsch de la Meuse dancbalon por la novjara vespero. Estos almenaŭ dudeko da personoj. Por Kristnasko, nenio estas antaŭvidita. Ĉiuj homoj okupiĝas siaflanke. Ne estos amikara festo eĉ se multaj estos blokitaj ĉi tie."
Neniu ĝeno por la malajo Aron, studento pri historio en 'Parizo VII'. Ridema, li rakontas: "Unuafoje mi ne estas kun miaj gepatroj tiuokaze. Sed mia magistreco ne lasas al mi sufiĉe da tempon por fari la vojaĝon."
La festo tamen gravas por li. Li estas kristano.
La brila Farid, 31-jaraĝa, al kiu oni povas aŭguri belan karieron de inĝeniero en sia fako, informaiko, estas islamano. Tamen ne konkludu, ke lia dua 'Kristnasko' for de lia korega Alĝerio lasas lin indiferenta. Ne temas pri religio, pri nacieco. Kiam oni estas for de sia panjo, en tia periodo, dum ĉi tie ĉiuj kunvenas en familio, tio estas tre peniga. Lia vizaĝo lumiĝas: "Ĉijare, mia patrino venos en Francion! Tiu de mia koramikino, usonanino, ankaŭ. Unuafoje ili renkontiĝos!"
Ĝojan Kristnaskon, Farid!
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."