Akcepto-paĝoUnua numero → La originoj de la Kristnaska Viro

La Kristnaska Viro kun bobeloj

Ĉu Kristnaska Viro finn-devena, apudestanta boacojn, neĝoŝtormon kaj arktan nokton? Neniel! La Kristnaska Viro pli volonte sensoifigas sin per kokakolao. Movplena rondvizitado, de Laponio ĝis Ĉikago.

La Finnoj estas persvaditaj pri tio kaj ripetadas tion senlace ĉiun jaron al tiuj, kiuj volas - aŭ ne volas - aŭskulti: la Kristnaska Viro vivas ĉe ili en Laponio. Tamen la Kristnaska Viro estas usona kaj ŝuldas sian sukceson al la kokakolao.

Reklamo por kokakolao

Origine de la ruĝa-blanka avĉjo oni trovas Sankta Nikolao, importita de la nederlandaj kolonianoj en Nov-Jorko. Sinterklaas, tiam festata la 6an de Decembro, miksiĝas kun la Kristnaska festo. En 1931, Coca-Cola celas la infanojn kaj disvastigas "Sinterklaas" iĝintan "Santa-Claus" kun helpo de Ĉikaga grafikisto Haddon Sunbloom. Tiu ĉi inspiriĝas el la poemo de Clement Moore, verkita en 1822 por siaj infanoj: "a visit from Saint-Nicholas" - Vizito de Sankta Nikolao - kie koboldetoj akompanas la sanktulon kaj eniras tra la kamenoj por demeti la donacojn en la ŝtrumpetojn. Sunbloom desegnas lin duon-gnomo, duon-episkopo, kaj vestas lin per la ruĝa-blankaj koloroj de kokakolao. Dorsokorben iras la profitoj. Jam ekde la vintro 1931, la Kristnaska Viro pozas por la reklamoj de la firmao Coca-Cola antaux ol ekforiri al mond-konkerado sur sia glitveturilo tirata de boacoj.

Dávid Kishegyi
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro