Akcepto-paĝoUnua numero → Kafo-kolore

Kafo-kolore !

Kafo estas hodiaŭ vera socia fenomeno. De trinkaĵ-aŭtomato al stratangula drinkejo, ĝi kunigas ĉiutage plurajn milionojn da fideluloj. Pro ĝiaj ankoraŭ enigmaj devenoj, ne mankas kialoj por nervoziĝi. Historio de eta nigrolikvaĵo, kiu ekkonkeras la mondon.

De la matenmanĝo ĝis la paŭzo de la deka horo, la kafo estas neevitebla etapo de la ĉiutaga vivo kaj vera socia fenomeno. Ja neeblas ne trovi funde de oficejo aŭ en la koridoroj de fakultato kafmaŝinon. Tiu eta nigra metronomo estas tiom mistera, kiom enigma. Kvankam oni scias, ke Venecianoj estas la unuaj importintoj de kaf-rikoltaĵoj, oni plu ne scias, kie ĝi estis malkovrita. Ĉu ĝi devenas de Persio, de Afriko aŭ de alia loko? Oni pri tio ja havas pli-malpli precizan ideon, sed inter Etiopio kaj Jemeno, oni plu hezitas. Tamen certe el tiuj sunplenaj regionoj al ni venis ĝiaj plej belaj legendoj.

La plej fama temas pri la araba ŝafisto Kaldi. Ĉar li momente endormiĝis kaj ne plu atentis pri siaj kaprinoj, tiuj ĉi tion profitis por manĝi ruĝajn kaj nekonatajn fruktojn. Vekiĝante, la juna paŝtisto trovis ilin ekstreme viglaj kaj ekscitataj. Scivolema, li portis la kulp-fruktojn al la najbara monaĥejo. La religiuloj, post ekzameno, konkludis, ke la fruktaĵo havas certan efikon sur la dormon. Tial ili ĝin uzis dekokte por plilongigi siajn preĝojn.

La kafo ek-eniras en la kortegon de Ludoviko XIV

Pli proksime al ni, tempe kaj loke, en la kortegon de Ludoviko eniras la kafo. Soliman Aga, ambasadoro de la sultano de Konstantinopolo, alvenas al la reĝa kortego kun tre mistera trinkaĵo. La "qawah" de la ambasadoro ekricevis sukceson, nur kiam ŝajnas, ke korteganino frandas ĝin kun iom da mielo.

La strebado al la bongusta grajno

Pli ol kvindek specoj nuntempe ekzistas. El la plej konataj, la Arabica kaj la Robusta, 90% el la monda produktado. Tropika produkto, la kafo bezonas du aferojn: varmecon kaj malsekecon, kaj altitudo aldonas ion plian al la aromo. "Simplas, la kafo kultiviĝas inter la tropiko de Kankro kaj tiu de Kaprikorno", konfidas Jean-Paul Logereau, kafrostisto ĉe placo de la Gobelins, en Parizo.

Ne funde de ĉiovendeja fako frandemulo kontentigos siajn papilojn kaj sian serĉon de bona grajno. La kafrostejoj estas la reĝolandoj de la kafo. Apenaux enirinte, oni tie spiras la odoron de kafo freŝe rostita. La sakoj ĵus alvenintaj plejparte de la Havre-haveno, elmontriĝas en la tuta loko en sia intima tolvestaĵo. Oni preskaŭ kredus sin sur afrika foirejo aux en sud-amerika vendejeto. Tial oni rapide emas plonĝigi sian manon en la fab-banon. Tie, oni flegas, oni dorlotas la kafon.

"Kafo boligita, kafo fuŝita!"

Jean-Paul Logereau estas senindulga defendanto de la kaf-filtrilo kaj rapide forsendus diablen ĉiujn "Moka" - la metal-kafmaŝinojn kun du kun-ŝraŭbeblaj elementoj - . "Bonan kafon oni faras per tre varma akvo, sed ne bolanta, substrekas la kafrostisto. Super 100°, la internaj aromoj de la grajnoj, kiuj faras ties apartan guston estas bruligataj. La gusto tiel perdiĝas kaj la kafo perdas ĉiujn siajn kvalitojn". Alidirite "kafo boligita, kafo fuŝita!" se oni kredas la popolan diraĵon. "La tutan kafo-guston konservas la filtrilo, aldonas la dommastro. La or-filtrilo nekontesteble estas la plej bona por ricevi kvalitan kafon. Ĝi eble kostas dek kvin eŭrojn, sed daŭras tutan vivon!"

Vjetnamio kaj Ĉinio, la novaj majstroj

Kvankam la tradiciaj kaf-produktantoj estas ĉefe sud-amerikaj kaj afrikaj, la konkurenco estas forta komence de ĉi tria jarmilo ĉar Vjetnamio kaj Ĉ;inio nun inter si disputas la unuajn lokojn pri produktado de Robusta.

Sed la kafo varmigas ĉefe la Nordon. Malproksime de la Kankro- aŭ Kaprikorno-tropikoj, la plej grandaj konsumantoj estas nekontesteble la Skandinavoj. La Finlandanoj lokiĝas supre de la tabelo kun 12,4 kilogramoj jare kaj por loĝanto, malproksime antaŭ la Svedoj, tamen bone due lokitaj kun 10,1 kilogramoj. La Francoj trinkas nur 5,9 kilogramojn kaj Italio, patrolando de la Cappuccino, estas en la vostogrupo kun nur 4,8 kilogramoj.

Tamen el ĉio tio ne eblas nei, ke kafo restas mistera tiom pro sia historio, kiom pro sia uzado kaj nin nur nervozigas!

Erwin Jonas
Tradukis Laurent Vignaud

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro