Akcepto-paĝoUnua numero → Kristnaska konfuzo

Kristnasko, ĝenra konfuzo

Por iuj temas pri familia festo, por aliaj pri religia festo kaj por multaj pri komerca festo. Kristnasko devojiĝas inter religiaj tradicioj kaj pilgrimadoj en grandaj magazenoj. Nuna bilanco pri tre komplika festo.

Oni nun scias, kun pravigaj pruvoj, ke la Kristnaska Viro kaj la Infano Jesuo, la idoloj de nia infanaĝo, havas nenian parencecon, ke la Kokakolao ne ŝprucas el la Finnaj gejseroj, kaj fine ke la Kristnaskarbo estas tradicio ne kristana, sed kristanigita – grava nuanco. Oni povus antaŭenigi la seniluziiĝon pli for rememorigante, ke la 25a de Decembro kiel Krista naskiĝdato estis fiksita, anstataŭ ol esti fiksa : se oni konfidas Evangeliojn, kiuj priskribis la Naskiĝon, el ili tiu de sankta Luko, kiu elvokas la ŝafgregojn paŝtiĝantajn en Betleĥemo, io opiniigus nin, ke Kristo fakte naskiĝis en printempo. Efektive la dato de la 25a de Decembro nur oficialiĝis sub Konstanteno en Romio ĉirkaŭ 336. Koncerne la vorton "Noël" ("Kristnasko") en si mem, ĝi ja devenus ne el la mallongigo de la terminoj natalis kaj dies, sed el noï kaj hel, keltaj vortoj, kies signifo estas tute profana – la debatoj restas aktualaj. Mallonge, la hodiaŭa Kristnasko ne plu tre similas al la estinta Kristnasko. Tradici-amantoj, for el ĉi tie !

25 elcentoj de la jara spezo

Ĉi tie kuŝas la faktoj: Kristnasko, festo preferata de la francoj, hodiaŭ estas antaŭ ĉio familia kaj komerca festo, antaŭ ol esti religia. Komerca, ĉar ĝi fine de jaro plipotencigas la francan ekonomion: en magazenego "Printemps Haussmann" (Parizo), ekzemple, Kristnasko konsistigas de 20 ĝis 25 elcentojn de la jara spezo, tendenco kreskanta de deko da jaroj. Simila konstato fareblas pri la parto dediĉata al reklamado kaj ĉefe al ornamado, por respondi la postulojn de la klientoj, kiuj de jaro al alia atendas ĉiam pli bone kaj pli multe. Familia, pro siaj neeviteblaj kunvenantaroj de "mafiecaj" triboj, de kiuj la infanoj estas reĝoj: ni memorigu, ke la Kristnaska Viro estis elpensita por ili. Laŭ la maniero de sia malvenko en sia luktado kontraŭ la pagana kulto de jularbo, la Eklezio sukcesis nenion kontraŭ la entrudiĝo de tiu ĉi en la celebradojn de la Krista Naskiĝo.

24an de Decembro 1951: oni forbruligas la Kristnaskan Viron

La 24an de Decembro 1951, kiam la Ekleziaj aŭtoritatoj de Dijon forbruligas figuron de la Kristnaska Viro sur la placo de la katedralo por protesti kontraŭ ĝia malpia ĉeesto en la publikaj lernejoj, la evento estas ĉe la unua paĝo de France-Soir, kaj la emocio estas tia, ke, la saman vesperon, necesas organizi kontraŭ-ceremonion por trankviligi la infanojn. Tiuj ĉi ĉiel konos la veron frue aŭ malfrue, "psika traŭmato" kiu ne plu estas konsiderata de la priinfanaj fakuloj kiel tia, sed nur kiel necesa trapasa rito. La plej bona pruvo estas la persona ĉeesto de Françoise Dolto malantaŭ la lanĉo de la poŝtkart-sendado al la Kristnaska Viro far la franca Poŝto en 1962 - S-ino Dolto estis la fratino de la tiama ministro pri poŝta kaj telefona administrado... La infanoj, kiuj estas la unuaj koncernatoj de tiu bruego, estas do la ĉefaj gajnantoj de Kristnasko.

Pli da konsultoj en psikiatrio

Sed kiu diras "gajnantoj", tiu diras ankaŭ "perdantoj", tiukaze la socie plej izolaj homoj. La peto por konsultoj en la hospitalaj psikiatriaj servoj senteble kreskas dum la festaj periodoj. Tiu aŭskult-bezono foje alprenas neantaŭviditajn formojn, pri kio povas atesti la telefonistoj ĉe la senpagaj telefonservoj, ĉefe France Télécom, kiuj ofte improviziĝas psikologoj dum tiuj festaj tagoj.

Mallonge, la Kristnaskaj festoj multflanke alprenas la formon de apoteozo fine de ĉiu jaro. La paradokso do imponas : Kristnasko pruviĝas kiel la plej profana el la religiaj festoj, sed tamen la plej kapabla krei komuni-movadojn kaj hom-amasiĝojn, kaj ĉefe, mondskalajn. Resume tio estas rifo por diversaj gvidantoj kaj reprezentantoj religiaj. Tio demandigus nin, ĉu vere ne estas parenceco inter Dia Filo kaj Kristnaska Viro, finfine...

Priscille Ducet
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro