Akcepto-paĝoUnua numero → Devenoj de la kristnaskarbo

La arbo aŭ la kokino ?

Kiom da popoloj, tiom da sakralaj arboj, ligoj inter la subtera mondo, la tero kaj la ĉielo. Vojaĝo al la origino de la Kristnask-arbo, pagana simbolo, kiu iĝis kunulo de kristana festo.

La origino de la Kristnaskarbo perdiĝas tiel for, kiel tiu de la ovo (aŭ de la kokino). Ĉiu pagana civilizacio havis sian sakralan arbon, ĉar ĝi reprezentis sole per si mem la tri partojn de la kosmo: la subtera mondo per siaj radikoj, la tero per sia trunko kaj la ĉielo per sia foliaro. Tiu arbo estis tradicie kverko antaŭ ol esti anstataŭita de la abio jam ekde la 12a jarcento, pli facile trovebla kaj malpli kosta. Post la Reformacio, la Protestantoj, kiuj tiom fiaskis, kiom la Katolikoj en sia volo malaperigi tiun kulton, akordigas ĝin kun tiu de la arbo simbolanta la paradizon de Adamo kaj Eva, kaj la abia tradicio ĝeneraliĝas, unue en la Protestantaj landoj, poste en la cetero de Eŭropo. En Francio, lanĉas la modon Marie Leszcynska, edzino de la reĝo Luizo la 15a, enkondukante ĝin en la Palacon de Versailles. La tradicio disvastiĝis ĉien post la milito de 1870.

Priscille Ducet
Tradukis Jean Lazert

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro