Akcepto-paĝoDua numero → Tendaro de Kakuma

Minoritato en tendaro

Dieudonné (fikcia nomo) alvenis en la tendaron de rifuĝintoj de Kakuma antaŭ du jaroj por forkuri la nesekurecon de sia lando, Kongo. Traveturinte la vastaĵojn ugandajn, burundajn, ruandajn, post elĉerpanta vojaĝo kaj same kiel multaj aliaj, la nova rifuĝinto kaj lia familio ne povas reveni en sian landon. Hieraŭ, domo en Kongo, hodiaŭ, tera loĝejo en dezerto, kie la kvardek gradoj de varmo kaj la sablaj ventoj estas ĉiutagaj aferoj.

Respondeculo de konga ne-registara organizaĵo, kiu gastigis vidvinojn, seks-perfortitajn aŭ senhelpajn virinojn, stratajn infanojn, viktimojn de aidoso, Dieudonne devas rifuĝi en Kakuma.

Aferoj ekmalboniĝis ĉe la starigo de centro de informado por la paco (CIP). "Nia celo estis diskonigi veran informon al la loka landanaro, kiu estas izola, kiu ne havas aliron al informo, kaj kiu ne havas esprimliberon", li konfesas. Tiu babilejo kontribuis al streĉigo de rilatoj inter la civilaj kaj militaj kongaj aŭtoritatoj kaj Dieudonné. "La aŭtoritatoj indignis pri mia laboro kaj pro vidado de malsamaj realecoj de la loĝantaro", ekflamas la rifuĝinto.

La 27an de julio 2005, Dieudonné ekas lastan projekton favore al la vundebluloj sur konga grundo. La tujan vesperon armitaj homoj eniras lian domon, lin torturas kaj poste seksperfortas lian edzinon. "Sed kial vi, malgrandulo, vi ludas per niaj kapoj, ili kriis al mi", rakontas la Kongolandano.

Rifuĝinta en la malsanulejon, la malgranda familio esperas trovi subtenon ĉe proksimaj amikoj. Malfeliĉe, unu el ili estas murdita kelkajn tagojn poste. Ĉi tiu evento devigas la familion forlasi la Kongolandon. "Mi panikis. Mi sentis naŭzon pri la ideo resti en tiu lando", memoras la rifuĝinto.

Kondukita de diversaj ŝoforoj kaj post pluraj transitoj sur la vojoj, la familio de Dieudonné alvenis en la tendaron de rifuĝintoj de Kakuma, en Kenjo.

Mauritanio, 1999. Rehejmigo de maliaj rifuĝintoj al ilia devena regiono, Timbuktu (Fotografisto: Alain Kazinierakis)

La historio de Dieudonné estas nur unu meze de multaj. La Kongolandanoj konstituas maldikan procenton de la tuta nombro de rifuĝintoj. Sed ilia minoritata pozicio estas plia defio : la ne-registaraj organizaĵoj (NRO) ĉeestantaj sur la tereno devas ĵongli kun la propraj bezonoj de la diversaj etnoj. "Tio estas delikata situacio. Ili certe havas proprajn bezonojn, sed ni devas ne ekskluzivi la minoritatojn donante al ili pli da atento", asertas la administranto de la projekto de asistado al rifuĝintoj de Care, Gordon Denoon.

Pro la fortegaj konfliktoj inter iliaj devenaj landoj, kiel la somala milito inter la estraroj etiopa, provizora, eritrea kaj islamista, streĉoj povas ekaperi inter la loĝantoj de la tendaroj. "Ni vivas en malamika medio, la klimato estas peza sed la plejmulto el la rifuĝintoj dependas unu de la alia por supervivi", klarigas Gordon Denoon, konfidema al la rilato inter rifuĝintoj spite iliaj politikaj kontraŭstaroj.

Malproksime de Kakuma, la Kongolando de Dieudonné sinkas, viktimo de siaj naturaj riĉfontoj kaj de la nekapableco de siaj estraroj mastrumi ilin. En 1994, sekve de la ruanda genocido, la kongaj aŭtoritatoj ne kapablis kontroli la alfluon de elmigrintoj. Respondeculoj, viktimoj kaj partoprenantoj en unu el la plej mortigaj konfliktoj de la 20a jarcento trapasis limojn kun siaj regadmanieroj, siaj kulturoj kaj siaj politikaj idealoj kiel nuraj pakaĵoj. Konfliktoj rapide ekestis por la kontrolo de la naturaj riĉfontoj.

Kaj ankoraŭ hodiaŭ, milito-moŝtuloj, estraro kaj aŭtoritatoj klopodas por reĝi super kaosa kaj disigita lando.

Marie-Hélène Lafond
Tradukis Guillaume Roussel

La revuo Hades, membro de la Internacia vojkruciĝo de la franclingva universitata ĵurnalaro (CIPUF), tie dissendas raportaĵon plenumitan dank' al la kontribuoj de la Kanada ofico por la internacia disvolvado (ACDI) kaj de la CIPUF. Jen du malkovrindaj organizaĵoj, ekzemple tra la retejo www.acdi-cida.gc.ca


Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro