Akcepto-paĝoDua numero → Ĉefartikolo

La vojaĝo de Hades

"Vojaĝo ne bezonas kialojn. Ĝi ne malfruas pruvi, ke ĝi sufi©as al si mem. Oni kredas, ke oni faros vojaĝon, sed la vojaĝo vin faras, aŭ malfaras..."

Nicolas Bouvier

Tiujn vortojn ofte uzas unu el niaj geĵurnalistoj. Ili rilatas al ŝia trajektorio, al tiu de iu ajn vojaĝemulo, sed ankaŭ -mi opinias- al Hades. Hades estas vojaĝo, zigzaga itinero, kiu kondukas nin de Bolivio al Tajlando, de Peruo al Kenjo, de Rumanio al Brazilo. Por konatiĝi kun homojn, kiuj laboras, ŝanĝiĝas, supervivas.

Hades ankaŭ estas aventuro, kiu -kvazaŭ vojaĝo- ne bezonas kialojn. Komencite antaŭ kvin jaroj, la Hades-a aventuro konsistis en la kreado de papera magazino dulingva franca-esperanta, plivole studenta. Fenestro sur la mondo, kiu invitus nin al malkovrado de ni kaj aliaj, kaj -nerekte- disvastigus la Lingvon Internacian. Tiu celo hodiaŭ similas miraĝon, sed nia vojaĝo daŭras, modelante nin kaj modelante alian magazinon Hades.

Ĝi ekfloros en la virtuala mondo anstataŭ sur glacea papero. Kaj multiĝos, naskonte novajn dulingvajn eldonaĵojn, ekzemple araban-esperantan, hungaran-esperantan, hispanan-esperantan...

Sed unue rikoltetu ni la duan numeron de Hades, bukedon el niaj artikoloj de la tri lastaj jaroj.

Guillaume Roussel

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro