Nepalo travivas de 1996 enlandan militon inter la reĝa armeo kaj la maoistaj ribelantoj. La konflikto, kiu kaŭzis proksimume 13 000 mortintojn, distranĉis la landon en du partojn.
La gerilo de la Nepala-maoista komunista partio, kondukita de Pushpa Daha, ja lanĉis siajn unuajn atakojn kontraŭ la monarka reĝimo ekde 1996, sub la regado de la reĝo Birendra, sed la politika situacio aparte malboniĝis post la 1a de junio 2001. Tiun tagon, meze dum manĝo, la kronprinco falĉis la reĝan familion antaŭ ol aldirekti la armilon al si mem. Lia onklo Gyanendra, forestanta dum la buĉado, estas la sola heredonto de la forpasinta reĝo. Malantaŭ tiu laŭaspekta "murda ekfreneziĝo"
, multaj fakte vidas puĉon.
La nova reĝo neniam ĉesis plivastigi sian kontrolon super la registaraj kaj juĝaj instancoj, ĝis la tutsimpla dissolvo de la Parlamento, la 1an de februaro 2005. De tiu tempo, la lando enmergiĝas en enlandan militon mortigan por la Nepala popolo, entenajligita inter la maoistoj kaj la reĝa armeo.
Defendejoj. Laŭ François Thibault, membro de la kanada movado Revoluciema komunista partio (organizaj komitatoj), "la Nepalaj maoistoj disvastigis revolucion ĝis pli ol 60% de la lando kaj forpelis la reĝon en liajn lastajn fortikaĵojn"
. "Bone progresis ilia strebon preni Katmanduon kaj ties valon, la solan regionon, kie la monarko plu havas veran potencon"
, ĝojas la aktivulo, kiu pasintnovembre iris helpi la maoistojn por konstrui vojon, sekve de ilian inviton.
Du neakordigeblaj reĝimoj bone-malbone kunloĝas en Nepalo, ritme de ofte rompitaj traktadoj inter la parlamentaj partioj, la reĝa registaro kaj la ribelantoj. La maoistoj, multnombre ĉeestantaj en okcidento de la lando kaj en montaroj, ekstarigis autonoman potencon, kiun ili nomas "popola registaro de respubliko Magarat"
. Aliflanke, la armeo de la reĝo Gyanendra kaj lia proksima gardistaro kantonmentas en la ĉefurbo kaj ties ĉirkaŭaĵoj.
"La politikaj partioj kaj la sinsekvaj registaroj elmontris profundan nematurecon kaj nekapablecon agordiĝi por la bono de la popolo, ili konservis en sian kapon siajn proprajn interesojn"
, substrekas Johanne Fortin, eksa bonvola kunlaborantino en Nepalo.
Se la homhelpaj organizaĵoj parolas pri perfortoj de homaj rajtoj faritaj de la du roluloj, François Thibaut, male, vidas plurajn plibonigojn de la vivkondiĉoj de la Nepalanoj ene de la revoluciemaj bastionoj. "La maoistoj aboliciis la kastsistemon, propran al hinduismo, kiu disdividas la loĝantaron en diversajn sociajn klasojn. Ili rekomendas egalecon inter virinoj, viroj kaj etnaj komunumoj, ili starigis lernejojn por eduki la popolon, ili naciigis agrojn... kaj ili estas konstruantaj vojon, kiun homoj petas de pli ol kvindek jaroj"
, li klarigas.
Johanne Fortin tute alie raportas: "La kondiĉoj de kelkaj ja pliboniĝis en kelkaj vilaĝoj, sed la maoistoj ne respektas homajn rajtojn, fizikan integrecon de homoj, liberecon de esprimado kaj internacian juron. Ili forkaptas tutajn vilaĝojn kaj lernejojn kaj endoktrinigas la loĝantaron en siajn tendarojn"
, klarigas la finstudinta advokatino, kiu homhelpcele restadis en Nepalo de 2003 ĝis 2005.
Impostoj. Laŭ ŝi, la maoistoj ofte malhelpas la laboron de la NRO. "La roluloj engaĝiĝintaj por helpo al disvolviĝo devis ŝanĝi siajn labormetodojn, ĉefe en distriktojn kontrolitaj de la maoistoj. Ne malofte la ribelantoj petas de ni varojn aŭ monon. Gravas, ke ni daŭrigu niajn agojn ĝuste kiam la loĝantaro ilin plej bezonas."
Aliflanke, François Thibault konsideras ke la maoistoj laŭrajte agas. "Tiu teritorio estas tiu de la liberigita popolo kaj la registaro de la popola respubliko tute laŭleĝe povas enspezi impostojn."
Johanne Fortin priskribas la Nepalanojn kiel popolon ostaĝigitan de du perfortaj militistaroj. "Ne eblas diri ke la Nepala popolo estas feliĉa, ĝi estas popolo kiu travivas gravan krizon. Ĝia kondiĉo estas malpli bona ol antaŭ la konflikto."
François Thibault ne konsentas: "Mi laboris kun la maoistoj. Ili estas feliĉaj homoj, fieraj pri la projektoj, kiujn ili entreprenas, kaj pri la grandaj plibonigoj okazigitaj de la Nepala-maoista komunista partio. Koncerne la homhelpajn organizaĵojn, ili helpas la plueston de la 'statu quo' per siaj politikoj de neŭtraleco rilate la konflikton. Tio iĝas laŭfakte apogo al la monarka kaj diskriminacia enpostena reĝimo."
La traktadoj por nova Konstitucio nun okazas inter la politikaj partioj kaj la maoistoj, sen la reĝo. Unu sola punkto daŭre estas konfliktinda por ambaŭ tendaroj. La parlamentaj partioj petas la reestigon de la konstitucia asembleo tia, kia ĝi estis antaŭ ĝia dissolvo, kaj tion forte kontraŭstaras la maoistoj, kiuj tie ne sidis. Dumtempe, la konflikto daŭras, kaj la kostojn pagas la loĝantaro. "Mi opinias, ke neniu celo pravigas uzon de tiaj barbaraj kaj kruelaj rimedoj, kiajn uzas la maoistoj kaj la armeo, eĉ se konstruemaj kaj pozitivaj agoj, cele al plibonigo de la vivkondiĉoj de la Nepalanoj, estas faritaj paralele al tiuj agoj"
, indignas Johanne Fortin, fine repelanta ambaŭ partojn dorson al dorso.
"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."