Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XVI

Ĉapitro XVI: Diversaĵoj

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 103

Se la devoj de membroj de la Unuiĝintaj Nacioj el tiu ĉi Ĉarto kaj iliaj devoj el aliaj internaciaj interkonsentoj kontraŭdiras, antaŭrangas la devoj el tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 104

La Organizo ĝuas en la suvereneca teritorio de ĉiu membro la jurajn kapablon kaj rajton necesajn por la plenumado de ĝiaj taskoj kaj por la realigo de ĝiaj celoj.

Artikolo 105

  1. La Organizo ĝuas en la suvereneca teritorio de ĉiu membro la prerogativojn kaj imunecojn necesajn por la realigo de ĝiaj celoj.
  2. La reprezentantoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj oficistoj de la Organizo ĝuas ankaŭ la prerogativojn kaj imunecojn kiuj ili bezonas por povi plenumi siajn taskojn lige kun la Organizo en tuta sendependeco.
  3. La Ĝenerala Asembleo povas doni rekomendojn por detale reguligi la aplikadon de la alineoj 1 kaj 2, aŭ ĝi povas proponi al la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj interkonsenton por tiu celo.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro