Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro X

Ĉapitro X: La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Konsisto

Artikolo 61

  1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio konsistas el kvindek-kvar Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj elektitaj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Kun rezervo de la alineo 3, ĉiujare dek-ok membroj de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio estas elektataj por tri jaroj. Eliranta membro tuj reelekteblas.
  3. Ĉe la unua elekto, kiu okazas post altigo de la nombro da konsilianoj de dudek-sep al kvindek-kvar, estas aldone al tiuj membroj, kiuj estas elektataj anstataŭ la naŭ membroj kies oficoperiodo finiĝas kun la koncerna jaro, elektataj dudek-sep kromaj membroj de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio. La oficoperiodo de naŭ el tiuj dudek-sep kromaj membroj finiĝas post unu jaro, tiu de naŭ kromaj membroj post du jaroj ; la ceteron reguligas la Ĝenerala Asembleo.
  4. Ĉiu membro de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio havas en tiu unu reprezentanton.

Taskoj kaj rajtoj

Artikolo 62

  1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas, pri internaciaj aferoj surkampe de ekonomio, socio, kulturo, edukado, sano kaj similaj kampoj realigi aŭ iniciati studaĵojn kaj fari aŭ iniciati raportojn ; ĝi povas pri ĉiu tia afero fari rekomendojn al la Ĝenerala Asembleo, la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al la koncernataj specialaj organizoj.
  2. Ĝi povas fari rekomendojn por antaŭenigi la respekton kaj realigon de la homrajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj.
  3. Ĝi povas, pri aferoj pri kiu ĝi kompetentas, ellabori interkonsentojn kaj prezenti ilin al la Ĝenerala Asembleo.
  4. Ĝi povas, laŭ la reguloj fiksitaj de la Unuiĝintaj Nacioj, kunvoki internaciajn konferencojn pri aferoj pri kiuj ĝi kompetentas.

Artikolo 63

  1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas, kun ĉiu el la organizoj nomataj en la artikolo 57, fari interkonsentojn, en kiuj reguliĝas la rilatoj de la koncernaj organizoj kun la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj interkonsentoj bezonas la konsenton de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Ĝi povas kunordigi la agadon de la specialaj organizoj, per konsultadoj kun ili kaj per rekomendoj al ili, al la Ĝenerala Asembleo kaj al la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 64

  1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas fari taŭgajn paŝojn por ricevi regule raportojn de la specialaj organizoj. Ĝi povas interkonsenti kun la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la specialaj organizoj por ricevi raportojn pri la disponoj, kiuj estas farataj por plenumi ĝiajn rekomendojn kaj la rekomendojn de la Ĝenerala Asembleo pri aferoj de ĝia kompetento.
  2. Ĝi povas sciigi al la Ĝenerala Asembleo rimarkojn pri tiuj raportoj.

Artikolo 65

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas doni informojn al la Sekurec-Konsilio kaj subteni ĝin laŭ ties peto.

Artikolo 66

  1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio plenumas ĉiujn taskojn por kiuj ĝi kompetentas en kunteksto kun la plenumado de rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Ĝi povas, kun permeso de la Ĝenrala Asembleo, liveri ĉiujn servojn pri kiuj ĝi estas petata de la Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de specialaj organizoj.
  3. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn, pri kiuj ĝi estas taskitaj en tiu ĉi ĉarto aŭ de la Ĝenerala Asembleo.

Voĉdonado

Artikolo 67

  1. Ĉiu membro de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio havas unu voĉon.
  2. Decidoj de la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio bezonas la plimulton de la ĉeestantaj kaj voĉdonantaj membroj.

Proceduro

Artikolo 68

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio starigas komisionojn pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj kaj por la antaŭenigo de la homrajtoj kaj por ĉiuj aliaj bezonoj por plenumi siajn taskojn.

Artikolo 69

Se la Konsilio pri Ekonomio kaj Socio pritraktas aferon kiu havas apartan gravecon por iu Membro de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝi invitas tiun partopreni sen voĉdonrajto en ĝiaj diskutoj.

Artikolo 70

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas fari interkonsentojn por ke reprezentantoj de la specialaj organizoj partoprenu sen voĉdonrajto en ĝiaj diskutoj kaj en la diskutoj de la komisionoj starigitaj de ĝi kaj ke ĝiaj propraj reprezentantoj partoprenu en la diskutoj de tiuj specialaj organizoj.

Artikolo 71

La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio povas fari interkonsentojn pri konsultado kun neŝtataj organizoj, kiuj okupiĝas pri aferoj de ĝia kompetento. Tiaj interkonsentoj fareblas kun internaciaj organizoj kaj, se oportune, post konsultado de la koncerna Membro de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ kun naciaj organizo.

Artikolo 72

  1. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio donas al si regularon ; en tiu ĝi reguligas ankaŭ la proceduron de elektado de sia prezidanto.
  2. La Konsilio pri Ekonomio kaj Socio kunsidas laŭbezone laŭ sia regularo ; en tiu estas ankaŭ regulenda la kunvokado de sesioj laŭ peto de la plimulto de ĝiaj membroj.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro