Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XV

Ĉapitro XV: La Sekretario

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 97

La Sekretario konsistas el Ĝenerala Sekretario kaj la ceteraj dungitaj bezonataj de la organizo. La Ĝenerala Sekretario estas nomata de la Ĝenerala Asembleo, laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco. Li estas la plej alta administra oficisto de la organizo.

Artikolo 98

La Ĝenerala Sekretario oficas en tiu eco ĉe ĉiuj kunsidoj de la Ĝenerala Asembleo, de la Konsilio pri Sekureco, de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio kaj plenumas ĉiujn ceterajn taskojn pri kiuj taskigas lin tiuj organoj. Li raportas al la Ĝenerala Asembleo ĉiujare pri la agado de la Organizo.

Artikolo 99

La Ĝenerala Sekretario povas atentigi la Sekureco-Konsilio pri ĉia afero, kiu laŭ lia konsidero povas endanĝerigi la konservadon de la mondpaco kaj de la internacia sekureco.

Artikolo 100

  1. La Ĝenerala Sekretario kaj la ceteraj oficistoj ne rajtas, ĉe la plenumado de siaj devoj, peti nek akcepti instrukciojn de registaro aŭ de aŭtoritato ekster la Organizo. Ili devas rezigni ĉian agon kiu povus kompromiti ilian funkcion kiel internaciaj oficistoj respondecaj nur al la Organizo.
  2. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin respekti la ekskluzive internacian karakteron de la respondeco de la Ĝenerala Sekretario kaj de la ceteraj oficistoj kaj ne provi influi ilin ĉe la plenumado de siaj taskoj.

Artikolo 101

  1. La oficistoj estas nomumataj de la Ĝenerala Sekretario kongrue kun reguloj kiujn dekretas la Ĝenerala Asembleo.
  2. Al la Ekonomia kaj Socia Konsilio, al la Kuratoreca Konsilio kaj laŭnecese al aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas donataj taŭgaj konstantaj oficistoj. Ili apartenas al la Sekretariejo.
  3. Ĉe dungo de la oficistoj kaj la regulado de ilia ofica rilato estas decida la vidpunkto ke necesas certigi plej altan gradon da laborkapablo, de faka taŭgeco kaj de honesteco. La cirkonstanco, ke gravas fari la elekton de la oficistoj sur laŭeble larĝa geografia bazo, estas dece konsiderenda.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro