Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XIV

Ĉapitro XIV: La Internacia Kortumo

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 92

La Internacia Kortumo estas la ĉefa juĝa organo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi plenumas siajn taskojn laŭ la apudmetita statuto, kiu baziĝas sur la Statuto de la Konstanta Internacia Kortumo kaj estas parto de tiu ĉi Ĉarto.

Artikolo 93

  1. Ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj estas senpere kontraktantoj de la statuto de la Internacia Kortumo.
  2. Ŝtato, kiu ne estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj, povas fariĝi kontraktanto de la statuto de la Internacia Kortumo laŭ kondiĉoj, kiujn fiksas la Ĝenerala Asembleo ĉiufoje laŭ rekomendo de la Konsilio pri Sekureco.

Artikolo 94

  1. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj devontigas sin obei, ĉe ĉia disputo en kiu ĝi estas partio, la decidon de la Internacia Kortumo.
  2. Se disput-partio ne obeas la devojn el verdikto de la Kortumo, la alia partio povas turni sin al la Konsilio pri Sekureco; tiu povas, se ĝi konsideras tion necesa, doni rekomendojn aŭ decidi disponojn, por efektivigi la verdikton.

Artikolo 95

Tiu ĉi Ĉarto ne ekskludas, ke membroj de la Unuiĝintaj Nacioj surbaze de ekzistantaj aŭ estontaj traktatoj taskas la solvadon de siaj disputoj al aliaj kortumoj.

Artikolo 96

  1. La Ĝenerala Asembleo aŭ la Konsilio pri Sekureco povas mendi pri ĉia jura afero ekspertizon de la Internacia Kortumo.
  2. Aliaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de apartaj organizoj povas kun respektiva rajtigo fare de la Ĝenerala Asembleo ankaŭ mendi ekspertizon de la Kortumo pri juraj demandoj, kiuj stariĝas en sia agadokampo.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro