Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XVIII

Ĉapitro XVIII: Ŝanĝoj

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 108

Ŝanĝoj de tiu ĉi Ĉarto ekvalidas por ĉiuj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiam ili estas akceptitaj per dutriona plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj ratifitaj de du trionoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio laŭ la konstitucia juro.

Artikolo 109

  1. Por revizii tiun ĉi Ĉarton povas kunveni Ĝenerala Konferenco de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj; dato kaj loko estas fiksotaj per decido de dutriona plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per decido de naŭ ajnaj membroj de la Sekurec-Konsilio. Ĉiu membro de la Unuiĝintaj Nacioj havas ĉe la Konferenco unu voĉon.
  2. Ĉia ŝanĝo de tiu ĉi Ĉarto, kiu estas rekomendita de la Konferenco per dutriona plimulto, ekvalidas, kiam ĝi estas ratifita de du trionoj de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekureco-Konsilio laŭ la konstitucia juro.
  3. Se tia Konferenco ne kunvenis antaŭ la deka jarkunveno de la Ĝenerala Asembleo post ekvalido de tiu ĉi Ĉarto, la propono kunvoki tian Konferencon estas metota sur la tagordon de tiu jarkunveno; la Konferenco okazas, se tio estas decidita per decido de la plimulto de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per decido de sep ajnaj membroj de la Sekurec-Konsilio.
Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro