Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro III

Ĉapitro III: Organoj

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 7

  1. Kiel ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj estas starigitaj : Ĝenerala Asembleo, Konsilio pri Sekureco, Ekonomia kaj Socia Konsilio, Kuratora Konsilio, Internacia Tribunalo kaj Sekretariejo.
  2. Kromaj organoj, laŭ neceso, starigeblas konforme al tiu ĉi ĉarto.

Artikolo 8

La Unuiĝintaj Nacioj neniel restriktas la aliron de viroj kaj de virinoj, en egalaj kondiĉoj, al ĉiuj funkcioj, en siaj ĉefaj kaj kromaj organoj.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro