Akcepto-paĝoĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj → Ĉapitro XI

Ĉapitro XI: Deklaro pri la suverenecaj regionoj sen memregado

Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Artikolo 73

Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj havas aŭ transprenas la respondecon pri la administrado de suverenecaj regionoj, kies popoloj ankoraŭ ne atingis la plenan memregadon, agnoskas la principon ke la interesoj de la loĝantoj de tiuj suverenecaj regionoj havas prioritaton; ili transprenas kiel sanktan komision la devon, en la kadro de la sistemo de monda paco kaj de la internacia sekureco starigita per tiu ĉi ĉarto, antaŭenigi ĝisekstreme la bonfarton de tiuj loĝantoj; tiucele ili devontigas sin,

  1. Certigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson, la justan traktadon kaj la protekton de tiuj popoloj kontraŭ misuzoj, kun la necesa respekto de ilia kulturo;
  2. Disvolvi la memregadon, sufiĉe konsideri la politikajn strebojn de tiuj popoloj kaj subteni ilin ĉe la progresanta disvolvado de iliaj liberaj politikaj institucioj, kaj tio laŭ la apartaj kondiĉoj de ĉiu suverenecaj regionoj, de ilia loĝantaro kaj de ties respektiva disvolvo-nivelo;
  3. Firmigi la mondan pacon kaj la internacian sekurecon;
  4. Antaŭenigi disponojn por konstruado kaj disvolvado, subteni la esploradon kaj kunlabori kune kun ili kaj laŭokaze kun internaciaj fakorganizoj, por realigi la sociajn, ekonomiajn kaj sciencajn celojn deklaritajn en tiu ĉi artikolo;
  5. Transdoni al la Ĝenerala Sekretario, konsidere al la limigoj necesaj rilate al sekureco kaj konstitucio, por lia informado regule statistikajn kaj aliajn teĥnikajn informojn pri la ekonomia, socia kaj eduka sistemo en la suverenecaj regionoj ne koncernataj de la ĉapitroj XII kaj XIII, pri kiuj ili estas respondecaj.

Artikolo 74

La membroj de la Unuiĝintaj Nacioj krome interkonsentas en tio, ke la politiko kiun ili faras por la suverencaj regionoj koncernataj de tiu ĉi ĉapitro, devas baziĝi ne malpli sur la ĝenerala principo de bona najbareco en sociaj, ekonomiaj kaj komercaj afero ol tiu politiko, kiun ili faras por sia propra lando; ĉe tio la interesoj kaj la bonfarto de la cetera mondo estas sufiĉe konsiderendaj.

Tradukis Vilhelmo Lutermano
Aliaj partoj: Antaŭparolo, I, II, III, IV, V, VI, VII, VIII, IX, X,
XI, XII, XIII, XIV, XV, XVI, XVII, XVIII, XIX

Portfolio

Priserĉu la TTT-ejon

Citaĵo de la tago

"Amikeco liberigas el timo kaj servuteco, ĝi estas saĝeco mem."

Epikuro